FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   >>  
ata en tiu kategorio. Kelkaj komitatanoj urgxproponis pendumi lin kiel eblan ekzemplon kaj certan rimedon rehavigi al si el liaj posxoj la sumojn kiujn li gajnis de "Estas kontrauxjuste," diris Jacxjo Hvilero, "permesi cxi tiun junulon de Rora-Kampadejo--nepran fremdulon--forporti nian monon." Sed kruda sento de justeco enlogxanta la brustojn de tiuj bonsxancintaj gajni monon de S-ro Okhursto nuligis tiun pli rigidan lokalan antauxjugxon. S-ro Okhursto prikonsentis sian kondamnon kun filozofia trankvilo, des pli trankvile cxar li konsciis pri la hezito de siaj jugxistoj. Li estis troa vetludisto por ne agnoski la fatalon. Liaopinie la vivo estis plej ideale malcerta ludo kaj li rekonis la kutiman procenton favorantan la disdoniston. Aro da armilhavaj viroj akompanis la forpelitan malicon de Poker-Ebenajxo gxis la limoj de la setlemento. Krom S-ro Okhursto, konate kiel aplombe senesperiga viro, kaj por timigi kiun la armita eskorto estis destinita, la ekzilita kompanio konsistis el juna virino konata senceremonie kiel "La Dukino;" cetera gajninta la malfelicxan titolon "Patrino Sxiptono;" kaj Onklo Vilcxjeto, suspektata kluzsxtelisto kaj konfirmita drinkemulo. La kavalkado instigis neniajn komentojn cxe la spektantaro kaj nenian vorton eldiris la eskorto. Kiam oni atingis la ravinon signalantan la plej foran limon de Poker-Ebenajxo, nur tiam la estro parolis mallonge kaj koncize. La ekzilitojn oni malpermesis reveni je la risko de iliaj vivoj. Post la malapero de la eskorto, iliaj enfermitaj sentoj elversxigxis en kelkaj histeriaj larmoj flanke de la Dukino, iom da maldeca lingvajxo fare de Patrino Sxiptono kaj Partia salvo da sakrajxoj cxe Onklo Vilcxjeto. Silentis nur la filozofia Okhursto. Trankvile li auxskultis la deziron de Patrino Sxiptono eltrancxi ies koron, la ripetitajn deklarojn de la Dukino ke sxi mortos sur la vojo kaj la timigajn fivortojn kiujn sxajnis elsaltigi Onklo Vilcxjeto dum li rajdis antauxen. Kun la facila bonhumoro karakterizantan lian specon, li postulis intersxangxi sian propran rajdbeston, Kvin-Punktajxon, kaj la lamentindegan mulon kiun rajdis la Dukino. Sed ecx cxi tiu faro malsukcesis kuntiri la kompanion en ajnan pli proksiman kunsimpation. La juna virino rearangxis siajn iom cxifitajn plumojn kun malforta velkinta koketado; Patrino Sxiptono rigardis kun malbonvolo la proprietanton de Kvin-Punktajxo kaj Onklo Vilcxjeto kunigis la tutan vojagxantaron en sola vastskala anatemo. La
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   >>  



Top keywords:

Vilcxjeto

 

Sxiptono

 

Dukino

 

Patrino

 

Okhursto

 

eskorto

 
filozofia
 

rajdis

 

Ebenajxo

 

virino


elversxigxis
 

lingvajxo

 

sentoj

 

maldeca

 

kategorio

 

larmoj

 

kelkaj

 

flanke

 
histeriaj
 

eltrancxi


ripetitajn

 
deklarojn
 

deziron

 

auxskultis

 

enfermitaj

 
sakrajxoj
 

Silentis

 
Trankvile
 

Partia

 

signalantan


ravinon

 

komitatanoj

 

atingis

 

urgxproponis

 

nenian

 

vorton

 

eldiris

 
Kelkaj
 

reveni

 

malpermesis


parolis
 
mallonge
 

koncize

 
ekzilitojn
 
malapero
 
rearangxis
 

cxifitajn

 

plumojn

 

malforta

 

kunsimpation