FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
li nobla sekso. Kiam la aliaj cxiuj jam enlitigxis, li subeniris al la rivero kaj fajfis mediteme. Tiam li suprenpromenis laux la ravino, preter la kabano, ankoraux fajfante kun sinesprima senzorgo. Cxe granda rugxligna arbo li pauxzis kaj resekvis siajn pasxojn kaj novan fojon preterpasis la kabanon. Vojmeze gxis la riverbordo li pauxzis denove kaj tiam revenis kaj frapis je la pordo. Malfermis gxin Stucxjo. "Kiel fartas la afero?" diris Kentuko, rigardante preter Stucxjo gxis la kandelskatolo. "Cxio trankvilas," respondis Stucxjo. "Cxu okazas io ajn?" "Nenio." Estis pauxza--embarasa--dum Stucxjo dauxre tenis la pordon. Tiam Kentuko reprenis la temon de sia fingro, kiun li elmontris al Stucxjo. "Luktis kun gxi,--la damnita kanajleto," li diris, kaj retirigxis. La sekvintan tagon Cxerokea Sanjo ricevis tian krudan enterigon kian Rora-Kampadejo pridisponis. Post kiam sxia kadavro estis konfidita al la montetdeklivo, la kampadejo estigis ceremonian kunvenon por diskuti kiel trakti sxian infanon. Rezolucio adopti lin estis unuanima kaj entuziasma. Sed tujege estigxis vigla diskutado pri la maniero kaj la farebleco de provizi lin per liaj bezonoj. Estis rimarkinde ke elstarigxis en la debatado neniaj el tiuj ferocaj personecoj kiuj kutime diferencigis diskutadojn cxe Rora-Kampadejo. Tiptono proponis ke ili sendu la infanon al Rugx-Hundo--kelkajn kvardek mejlojn for--kie eblus ekhavi inan prizorgon. Sed la malbonsxanca sugesto renkontis ferocan kaj unuaniman malkonsenton. Estis evidente ke ricevus ecx momentdauxran aprobon nenia plano devigonta ilin sin senigi je sia nova akirajxo. "Krome," diris Tocxjo Rajdero, "tiuj uloj cxe Rugx-Hundo intersxangxus lin kaj havigus al ni iun alian." Same kiel en aliaj lokoj, malkredo je la honesteco de aliaj kampadejoj regis cxe Rora-Kampadejo. Ankaux la propono alvenigi flegistinon al la kampadejo renkontis malaprobon. Estis argumentite ke nenia deca virino povus esti konvinkita akcepti Rora-Kampadejon kiel sian hejmon kaj la parolanto urgxis ke "ili ne plu volas virinojn de la alia speco." Tiu malgxentila aludo al la forpasinta patrino, kiel ajn severa gxi povas sxajni, estis la unua spasmo de deco--la unua simptomo de la renasko de la kampadejo. Stucxjo proponis nenion. Eble li sentis ioman heziton sin intermeti en la elekto de ebla sekvonto al sia ofico. Sed kiam pridemandite, li asertis emfaze ke li kaj "Jxaninjo"--la besto antauxe aludita--scipovos kreskigi la infanon. La propono
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Stucxjo

 

Kampadejo

 

infanon

 

kampadejo

 

pauxzis

 

renkontis

 
proponis
 

Kentuko

 

propono

 

preter


devigonta
 

Tocxjo

 

intersxangxus

 

havigus

 

Rajdero

 

akirajxo

 

senigi

 

ferocan

 
kvardek
 

mejlojn


kelkajn

 
kutime
 

diferencigis

 

diskutadojn

 

Tiptono

 
ekhavi
 

evidente

 
ricevus
 

momentdauxran

 

malkonsenton


unuaniman

 

prizorgon

 

malbonsxanca

 

sugesto

 

aprobon

 

alvenigi

 

renasko

 
simptomo
 

nenion

 

sentis


spasmo
 
forpasinta
 

patrino

 
severa
 
sxajni
 
heziton
 

intermeti

 

Jxaninjo

 

antauxe

 

aludita