FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   >>  
a-Kampadejo netusxebla. La ekspresisto--ilia sola ligilo kun la cxirkauxanta mondo--raportis foje mirindajn rakontojn pri la kampadejo. Li diradis: "Ili havas straton jen supre en 'Rora' kiu superkusxus iun ajn straton de Rugx-Hundo. Ili havas grimpoplantojn kaj florojn cxirkaux siaj domoj, kaj ili lavas sin dufoje cxiutage. Sed ili traktas fremdulojn ege malamikeme kaj ili kultadoras 'Ingxianan' bebon." Kun la prospero de la kampadejo alvenis deziro por cetera plibonigo. Estis proponite konstrui hotelon en la venonta printempo kaj inviti unu-du decajn familiojn eklogxi tie por la bono de "La Bonsxanco,"--kiu povus profiti eble de ina kamaradeco. Pri la ofero kiun tiu koncedo al la sekso trudis al tiuj viroj, kiuj estis feroce skeptikaj pri ties gxeneralaj virto kaj utileco, oni povas doni konton nur per ilia kareco pri Tocxjeto. Kelkaj dauxre rezistis. Sed la decidon oni ne povus efektivigi antaux tri monatoj, kaj la malplimulto cedis timide esperante ke okazus io por malebligi tion. Kaj okazis io, jes ja. La vintron de 1851 oni memoros longan tempon en la antauxmontoj. La negxo kusxis profunde sur la montaro kaj cxiu montara rivereto farigxis rivero kaj cxiu rivero farigxis lago. Cxiu ravino kaj cxiu ravineto aliigxis en tumultan akvovojon kiu subenplongxis laux la montetdeklivoj, malstarigante gigantajn arbojn, disjxetante siajn drivajxojn kaj rubojn laux la ebenajxon. Rugx-Hundo jam estis inundita dufoje kaj Rora-Kampadejo ricevis antauxaverton. "Akvo enmetis la oron en tiujn ravinojn," diris Stucxjo; "gxi estis cxi tie cxi antauxe kaj gxi estos cxi tie cxi denove!" Kaj tiun nokton Norda-Forkigxo ekstersaltis subite siajn bordojn kaj enhastis balailmove la triangulan valon de Rora-Kampadejo. En la konfuzo de impetaj akvoj, frakasantaj arboj kaj krepitanta ligno, kaj la malhelo kiu sxajnis flui kun la akvo kaj forbloki la belan valon, nur malmulton oni povis fari por rekunigi la disigitan kampadejon. Kiam la matenon sin anoncis, la riverborda kabano de Stucxjo estis for. Pli supre laux la ravino oni malkovris la korpon de ties malbonsxanca proprietanto; sed la fierajxo, la espero, la gxojo, la Bonsxanco de Rora-Kampadejo malaperintis. La viroj revenis kun malfelicxaj koroj kiam krio ekde la bordo revokis ilin. Estis helpboato de sube laux la rivero. Ili trovis, ili diris, viron kaj infanon, preskaux ellacigitajn, cxirkaux du mejlojn sube. Cxu iu konis ilin, kaj cxu ili apartenis cxi tie? Necesis nur ekrigar
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34  
35   36   37   >>  



Top keywords:

Kampadejo

 

rivero

 

dufoje

 

Stucxjo

 

cxirkaux

 

Bonsxanco

 
straton
 

ravino

 

kampadejo

 

farigxis


ekstersaltis
 

Forkigxo

 

montetdeklivoj

 

subenplongxis

 

aliigxis

 

ravineto

 

triangulan

 

balailmove

 
enhastis
 

akvovojon


tumultan

 
nokton
 

bordojn

 

subite

 

malstarigante

 
arbojn
 

inundita

 
ricevis
 

ebenajxon

 

konfuzo


drivajxojn

 

rubojn

 

disjxetante

 

antauxaverton

 

antauxe

 

denove

 

gigantajn

 
ravinojn
 

enmetis

 

revokis


malfelicxaj
 
revenis
 

fierajxo

 
espero
 
malaperintis
 
helpboato
 

trovis

 

apartenis

 

Necesis

 

ekrigar