FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
tendi." Li ne laboris tiun tagon; kaj kiam la sinjoroj ne plu bezonis la "forpasxinton," li forportus lin. "Se estas iuj ajn," li aldiris en sia simpla serioza maniero, "bonvolantaj partopreni en la cer'monio, ili rajtas alveni." Eble estis pro senso de humuro, kiu, kiel me jam sugestis, estis trajto de Sablo-Baro--eble estis pro io ecx pli bona ol tio, sed du trionoj de la lantantoj konsentis tuj pri la invito. Estis tagmezo kiam la kadavro de Tenesio estis liverita en la manojn de lia partnero. Dum la cxaro apudigxis al la fatala arbo, ni konstatis ke gxi enhavis krudan oblongan skatolon--versxajne faritan el sekcio de kluzo--kaj duone plenigitan je arbosxelo kaj pinkvastoj. La cxaro estis cetere ornamita per salikstikajxoj kaj cervokularbaj floretoj. Kiam la korpo estis kusxigita en la skatolo, la Partnero de Tenesio kovris gxin per peco da gudrita dreliko, kaj suprensidigante sin serioze sur la mallargxan antauxsegxon, kun la piedoj sur la timonoj, antauxenpeletis la azeneton. La ekipajxo antauxenigxis malrapide, je tiu deca ritmo kiu estis kutimo cxe Jxaninjo ecx sub malpli solenaj cirkonstancoj. La viroj--duone scivoleme, duone sxerceme, sed cxiuj bonhumore--lauxpromenis apud la cxaro, iuj antaux, iuj iom malantaux la malbela katafalko. Sed cxu pro la mallargxigxado de la vojo cxu pro iu aktuala senso de deco, dum la veturilo preterpasis, la kompanio maldevancigxis duope, tenante la pasxritmon, kaj alie alprenante la eksteran aspekton de ceremonia procesio. Jacxjo Folinzbeo, kiu dekomence ludis funebran marsxon en muta sxajnigo sur imaga trombono, cxesis pro manko de simpatio kaj alttakso--maldisponante eble pri la kapablo de la auxtenta humoristo sin kontentigi gxuante sian propran sxercadon. La vojo lauxiris tra Griza Kanjono, nun vestita en funebra drapirajxo kaj ombroj. La rugxlignoarboj, enterigante siajn mokasenigitajn piedojn en la rugxa tero, staris Indianvice laux la irejo, trenante maldelikatan benon el siaj klinigxantaj brancxoj sur la preterpasantan mortveturilon. Leporo, surprizite en senhelpan malfaradon, sidigxis rektadorse kaj pulsante en la lauxvojaj filikoj dum la funebrantaro preterpasis. Sciuroj hastis atingi sekuran spektadlokon en pli aliaj brancxoj; kaj la blugaroloj, etendante siajn flugilojn, papiliumis avangarde antaux ili gxis tiuj atingis la antauxlimon de Sablo-Baro kaj la solan kabanon de la Partnero de Tenesio. Vidate sub pli favoraj cirkonstancoj, gxi ne estintus gajiga loko.
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Tenesio

 

brancxoj

 

antaux

 

cirkonstancoj

 

Partnero

 

preterpasis

 
marsxon
 

atingis

 

funebran

 

dekomence


antauxlimon
 

ceremonia

 

procesio

 

Jacxjo

 

Folinzbeo

 

maldisponante

 

kapablo

 

auxtenta

 
alttakso
 

simpatio


trombono

 
cxesis
 

sxajnigo

 

eksteran

 

estintus

 
gajiga
 

mallargxigxado

 
favoraj
 

Vidate

 

katafalko


malantaux

 

malbela

 

aktuala

 

pasxritmon

 

tenante

 

alprenante

 

humoristo

 
maldevancigxis
 

veturilo

 

kabanon


kompanio
 
aspekton
 

kontentigi

 
spektadlokon
 
klinigxantaj
 
sekuran
 

preterpasantan

 

maldelikatan

 

Indianvice

 

trenante