FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
>>  
vojo gxis Sablo-Baro--kampadejo kiu, ne ankoraux spertinte la regenerajn influojn de Poker-Ebenajxo, sxajnis rezulte proponi ian inviton al la elmigrintoj, lokigxis trans kruta montaro. Gxi estis malproksima je tagdauxra vojagxo. En tiu progresinta sezono la kompanio transpasis baldaux la malseketajn moderklimatajn regionojn de la antauxmontoj en la sekan, malvarman, vigligan aeron de Siero-montaro. La vojeto estis mallargxa kaj malfacila. Je tagmezo la Dukino elruligxis sian selon kaj, terenigxinte, deklaris sian intencon ne plu antauxeniri, kaj la kompanio haltis. La loko estis elstare sovagxa kaj impona. Arbara amfiteatro, cxirkauxate cxe tri flankoj de krutegaj klifoj de ruda granito deklivis milde gxis la firsto de cetera klifego superrigardanta la valon. Tiu estis sendube la plej tauxga loko por kampadejo se kampado estus rekomendinda. Sed S-ro Okhursto sciis ke apenaux duono de la vojagxo gxis Sablo-Baro estis jam plenumita kaj la karavano estis nek ekipita nek provizita por prokrasto. Tiun fakton li atentigis abrupte al siaj kunvojagxantoj, kun filozofia komentado pri la malsagxeco de "enjxeti iliajn kartojn antaux ol la matcxo finludigxos." Sed ili havis provizon da alkoholajxoj kiu en la nuna krizostato anstatauxis mangxajxon, fuelon, ripozon kaj antauxscion. Malgraux liaj protestoj, antaux ne longe ili subestis pli malpli gxian influon. Onklo Vilcxjeto pasis rapide el militema stato en stuporon, la Dukino sentimentalacxigxis kaj Patrino Sxiptono ronkis. Nur S-ro Okhursto restis surpiede, sin apogante kontraux rokon, superrigardante ilin trankvile. S-ro Okhursto ne drinkis. Tio malhelpis profesion bezonantan aplombon, senemociecon kaj spiritopretecon, kaj, en lia persona dirmaniero, li ne povis "elporti la koston." Dum li rigardis siajn kusxantajn kunekzilitojn, la soleco estigita de lia paria profesio, liaj vivmanieroj, liaj malvirtoj mem, unuafoje premis lin peze. Li ekagis, senpolvigante siajn nigrajn vestajxojn, lavante al si la manojn kaj la vizagxon, kaj plenumis ceterajn taskojn tipajn de liaj zorge ordemaj kutimoj, kaj dummomente li forgesis sian gxenon. La ideo forlasi liajn pli malfortajn kaj pli bedauxrindajn kunestantojn neniam alvenis eble en lian menson. Tamen li ne povis ne senti la mankon de tiu ekscitigxo kiu, strange, plejmulte favoris la trankvilan egalanimecon por kiu li fifamis. Li rigardis la mornajn murojn elstarantajn mil apikajn futojn super la pinarboj lin cxirkauxantaj; la cxielon
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
>>  



Top keywords:

Okhursto

 

vojagxo

 

kompanio

 

Dukino

 

montaro

 

kampadejo

 
rigardis
 

antaux

 

kusxantajn

 

profesion


malhelpis
 

bezonantan

 

elporti

 

senemociecon

 

spiritopretecon

 

drinkis

 

persona

 

aplombon

 
koston
 

dirmaniero


restis

 
Vilcxjeto
 

rapide

 

militema

 

influon

 
protestoj
 

Malgraux

 
subestis
 

malpli

 

stuporon


apogante

 

kontraux

 

superrigardante

 

surpiede

 

kunekzilitojn

 

Patrino

 

sentimentalacxigxis

 
Sxiptono
 

ronkis

 

trankvile


ekagis
 
menson
 

mankon

 
strange
 
ekscitigxo
 
bedauxrindajn
 

malfortajn

 

kunestantojn

 

neniam

 

alvenis