FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
to. Ambaux estis sentimaj; ambaux aplombaj kaj sendependaj; kaj ambaux ekzemploj de civilizacio kiu en la deksepa jarcento nomigxintus "heroa" sed en la deknauxa "sendisciplina." "Kion vi havas tie?--Mi deklaras," diris Tenesio, trankvile. "Du damojn kaj ason," diris la fremdulo, egale trankvile, elmontrante du revolverojn kaj Bovio-trancxilon. "Tio superas min," respondis Tenesio; kaj, kun tiu epigramo de vetludisto, li forjxetis sian senutilan pistolon kaj revenrajdis kun sia kaptinto. Estis varma nokto. La friska venteto kiu levigxis kutime je la subiro de la suno malantaux la veprejkronita monto mankis tiun vesperon cxe Sablo-Baro. La kanjonjeto sufokigxis je varmigitaj rezinecaj odoroj, kaj la putranta drivligno sur la Baro eligis malfortajn, malsanigantajn elspirajxojn. La febremeco de la tago kaj ties ferocaj pasioj ankoraux plenigis la kampadejon. Lumoj movigxis maltrankvile laux la riverbordo, levigante nenian respondan reflekton el la flavbruna fluo. Kontraux la nigreco de la pinarboj la fenestroj de la malnova subtegmento super la ekspresoficejo reliefigxis brile, kvazaux fiksrigardante; kaj tra iliaj senkurtenaj vitroj la ternivelaj lantantoj vidis la formojn de la viroj en tiu momento fiksantaj la sorton de Tenesio. Kaj super cxio tio, gravurite sur la malhela firmamento, elstarigxis Siero-Montaro, fordistanca kaj senpasia, kronite per steloj pli fordistancaj kaj pli senpasiaj. La proceso de Tenesio efektivigxis tiel juste kiel eblis sub la egido de jugxisto kaj jxurio sin sentintaj iom devigataj pravigi en sia verdikto la antauxajn okazacxojn de aresto kaj akuzo. La legxo de Sablo-Baro estis nepacigebla sed ne vengxema. La ekscitigxo kaj la personaj sentoj de la cxasado jam finigxis; tenante Tenesion sekure enmane, ili estis pretaj auxskulti pacience iun ajn defendadon, kiu estus, tamen, ili jam antauxkonkludis, nesuficxa. Havante nenian dubon en siaj propraj mensoj, ili bonvolis cedi al la kaptito ajnan fidon povantan ekzisti en la mensoj de aliaj. Certaj pri la hipotezo ke li estu pendumita nome de gxeneralaj principoj, ili indulgis lin je pli da defendospaco ol lia temerara auxdaco sxajnis rajtigi. La jugxisto sxajnis pli anksia ol la malliberulo, kiu tute senzorge pri ceteraj temoj, versxajne sentis makabran plezuron pri la respondeco kiun li estigis. "Mi elmetas nenian manon en cxi-tiu matcxo," estis lia sensxangxa sed bonhumora respondo al cxiuj demandoj. La jugxisto--kiu estis ankaux lia k
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Tenesio

 

nenian

 

jugxisto

 

trankvile

 

mensoj

 

sxajnis

 
ambaux
 

vengxema

 

nepacigebla

 

ekscitigxo


tenante
 

auxskulti

 

pretaj

 

pacience

 

enmane

 

sekure

 

cxasado

 

sentoj

 
finigxis
 

Tenesion


personaj

 
devigataj
 

fordistancaj

 

steloj

 

senpasiaj

 
proceso
 

efektivigxis

 
kronite
 

elstarigxis

 

Montaro


fordistanca

 

senpasia

 

pravigi

 

defendadon

 

verdikto

 

antauxajn

 

aresto

 
okazacxojn
 

sentintaj

 

jxurio


kaptito
 
versxajne
 

sentis

 
makabran
 
plezuron
 
ceteraj
 

senzorge

 

rajtigi

 

auxdaco

 

anksia