FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
tnero, utiligis la oportunon diri ion al la nova edzino nome de si mem, je kio, estas dirate, sxi ridetis ne malamikine kaj retirigxis modeste--cxi-foje gxis Marizvilo, kien Tenesio sekvis sxin, kaj kie ili estigis kunlogxadon sen la helpo de jugxisto de la paco. La Partnero de Tenesio reagis simple kaj serioze, laux sia kutimo, al la perdo de sia edzino. Sed, por la surprizo de cxiuj, kiam iun tagon Tenesio revenis de Marizvilo, sen la edzino de sia partnero--sxi jam ridetis kaj retirigxis kun iu alia--la Partnero de Tenesio manpremis lin la unua kaj salutis lin kun bonvolo. Indignis, kompreneble, la uloj kunigxintaj en la ravino por spektadi la pafbatalon. Ilia indigno povintus sin elversxi en sarkasmo escepte de tio ke speciala brilo en la rigardo de la Partnero de Tenesio signalis liaflankan mankon de humura alttakso. Efektive, li estis serioza viro, kun konstanta traktado pri praktika detalaro kiu malplacxis kiam li staris alfronte al malfacilajxoj. Intertempe gxenerala sento malfavore al Tenesio disvolvigxis. Estis sciate ke li estis vetludisto; estis suspektate ke li estis sxtelisto. Pri tiuj suspektoj la Partnero de Tenesio estis egale kompromitita; pri lia dauxra intimeco kun Tenesio post la supre citita afero oni povis doni konton nur hipotezante kunpartnerecon en krimo. Finfine la kulpo de Tenesio fifamigxis. Iun tagon li devancis nekonaton survoje al Rugx-Hundo. La nekonato raportis poste ke Tenesio superruzis la tempon rakontante interesajn anekdotojn kaj memorajxojn, sed kontrauxlogike fermis la intervjuon en la sekvontaj vortoj: "Kaj nun, juna viro, mi gxenu vin por via trancxilo, viaj pistoloj kaj via mono. Komprenu, viaj armiloj povus vin embarasi cxe Rugx-Hundo kaj via mono estus tento al la malicemuloj. Mi pensas ke vi diris ke via adreso estas San-Francisko. Mi klopodos efektivigi viziton." Estas gxuste diri ke Tenesio disponis pri bela humurfluo kiun povis entute digi nenia komerca konsiderajxo. Tiu heroajxo estis lia fina. Rugx-Hundo kaj Sablo-Baro kunagis kontraux la vojrabisto. Tenesio estis cxasita en preskaux la sama maniero kiel lia prototipo, la griza urso. Dum la trenretoj pli kaj pli strecxe cxirkauxis lin, li faris senesperan fulmkuron tra la Baro, malplenigante sian revolveron al la homamaso antaux Arkad-Drinkejo, kaj supren laux Griz-Kanjono; sed cxe gxia plej malproksima ekstremajxo haltigis lin malgranda viro sur griza cxevalo. La viroj sin rigardis unu la alian dum momento en silen
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Tenesio

 

Partnero

 

edzino

 

ridetis

 

retirigxis

 

Marizvilo

 
malicemuloj
 

nekonato

 

efektivigi

 

klopodos


viziton
 

gxuste

 

Francisko

 

survoje

 

nekonaton

 

adreso

 

pensas

 

raportis

 
intervjuon
 

sekvontaj


vortoj

 
rakontante
 

fermis

 

interesajn

 

anekdotojn

 
memorajxojn
 

kontrauxlogike

 
pistoloj
 

Komprenu

 

armiloj


trancxilo

 

tempon

 

superruzis

 

embarasi

 

Drinkejo

 

supren

 

Kanjono

 
antaux
 

homamaso

 

fulmkuron


malplenigante
 
revolveron
 

malproksima

 
momento
 
rigardis
 
haltigis
 

ekstremajxo

 

malgranda

 

cxevalo

 

senesperan