FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   >>  
havis iom originalan, sendependan kaj heroan karakteron kiu placxis al la kampadejo. Stucxjo estis tenita en ofico. Oni sendis alvenigi kelkajn necesajxojn de Sakramento. "Atentu," diris la kasisto, premante sakon da orpolvo en la manon de la ekspresisto, "la plej bonaj kiuj haveblas--punto, vi scias, kaj filigranajxoj kaj krispoj--damnita estu la kosto!" Strange estas tion diri, sed la infano travivis. Eble la vigliga klimato de la montara kampadejo estis kompensado por la materiaj mankoj. La Naturo alprenis la infanon kontraux sian pli largxan bruston. En tiu rara atmosfero de la antauxmontetoj--tiu aero pikodora je balzama aromo, tiu etera kordialo samtempe stimula kaj gxojiga--povas esti ke li trovis mangxajxon kaj nutrajxon, aux subtilan kemion kiu aliigis lakton de azeno en kalkon kaj fosforon. Stucxjo emis kredi ke temis pri tiulasta kaj bona mamnutrado. "Mi kaj tiu azeno," li kutimis diri, "estas rolintaj kiel patro kaj patrino por li! Vi neniam," li aldiris, alparolante la senhelpan pakajxo antaux si, "nin perfidu." Gxis kiam li estis monatagxa, evidentigxis la neceso havigi al li nomon. Antauxe li estis konata gxenerale kiel "la Infancxjo," "la knabo de Stucxjo," "la Kojoto" (aludo al liaj vocxaj povoj), kaj ecx, laux la amatiga diminutivo de Kentuko "la malbenita kanajleto." Sed tiujn oni konsideris malprecizaj kaj malsuficxaj kaj finfine malakceptis reage al alia influo. Vetludistoj kaj aventuruloj estas gxeneralregule supersticxaj kaj iun tagon Okhursto asertis ke la bebo alportis "bonsxancon" al Rora-Kampadejo. Certe estis ke ili sukcesis lastatempe. "Bonsxanco" estis la kunkonsentita nomo kun, por pli granda oportuneco, la prefikso "Tocxjeto." Nenia aludo al la patrino farigxis kaj la patro estis nekonata. "Estas pli bone," diris la filozofia Okhursto, "preni novan disdonon cxiuflanke. Nomi lin Bonsxanco kaj survojigi lin gxuste." Sekve, tago estis rezervita por la baptoceremonio. Povas imagi la signifon de tiu ceremonio la leganto jam amasiginta kelkajn pensadojn pri la temerara malpieco de Rora-Kampadejo. La ceremoniestro estis konata sxercemulo nomita "Bostono," kaj la okazo sxajnis promesi grandegan malseriozecon. Tiu genia satiristo pasigis du tagojn pretigante burleskajxon de la pregxeja diservo, kun trafaj lokaj aludoj. La hxoron oni trejnis tauxge kaj Sacxjo Tiptono nomigxis baptopatro. Sed post kiam la procesio almarsxis la boskon kun muziko kaj standardoj kaj la infano estis kusxigita antaux
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Stucxjo

 

patrino

 

Okhursto

 

Kampadejo

 

antaux

 

Bonsxanco

 
infano
 

kelkajn

 

konata

 

kampadejo


kunkonsentita
 

sukcesis

 

lastatempe

 

amatiga

 

Tocxjeto

 

prefikso

 

farigxis

 

nekonata

 
oportuneco
 

granda


diminutivo

 
bonsxancon
 

Vetludistoj

 

aventuruloj

 

konsideris

 
influo
 

finfine

 
malprecizaj
 

malakceptis

 

gxeneralregule


supersticxaj

 

alportis

 

malsuficxaj

 

kanajleto

 

malbenita

 

asertis

 

Kentuko

 
gxuste
 

burleskajxon

 

pretigante


pregxeja
 
diservo
 

trafaj

 
tagojn
 
malseriozecon
 
satiristo
 

pasigis

 

aludoj

 

hxoron

 

almarsxis