FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
, minace nubigitan; la valon sube, jam malaperantan en ombrojn. Kaj, tiel agante, subite li auxdis iun alvoki lian nomon. Rajdanto suprenvenis malrapide laux la vojeto. En la fresxa malfermata vizagxo de la novalveninto S-ro Okhursto rekonis Tocxjon Simsonon, alie nomatan "La Naivulo" de Sablo-Baro. Li konatigxis kun tiu antaux kelkaj monatoj okaze de "matcxeto" kaj, kun nepra egalanimeco, gajnis la tutajn ricxajxojn--egalantajn kelkajn kvardek dolarojn--de la senartifika junulo. Je la fino de la matcxo, S-ro Okhursto kondukis la junecan vetludiston malantaux la pordon kaj alparolis lin tiel: "Tocxjo, vi estas bona vireto, sed kiel vetludisto vi estas nepre senvalora. Revetludi neniam plu." Tiam li retransdonis al la knabo lian perditan monon, forsxovis lin mildatusxe el la cxambro kaj tiel aliigis Tocxjon Simsonon en sindonan sklavon. Estis memorajxo pri tio en la knabeca kaj entuziasma maniero en kiu li salutis S-ron Okhurston. Li survojigxis, li diris, cele al Poker-Ebenajxo, por sercxi bonsxancon. "Cxu sola?" Ne, ne precize sola; efektive--subrido--li forkuris kun Pinjo Vudzo. Cxu S-ro Okhursto ne memoris Pinjon? Sxi kiu kelnerinis antauxe cxe Malebrio-Domo? Jam antaux multe da tempo ili gefiancxigxis sed olda Jacxjo Vudzo malaprobis tion pro kio ili forkuris kaj estis survoje all Poker-Ebenajxo por geedzigxi kaj jen ili estis. Kaj ili estis lacegaj kaj kiom ili estis bonsxancaj, trovinte kampadejon kaj kompanion. Cxion tion la Naivulo anoncis rapide, dum Pinjo--bela frauxlino dekkvinjara--eligxis de malantaux la pinarbo kie sxi ruigxigxis nevidate, kaj rajdis gxis la flanko de sia amanto. Nur malofte S-ro Okhursto okupigxis pri sentoj kaj ecx pli malofte pri deco, sed venis en lian menson la malpreciza ideo ke la situacio maltauxgis. Tamen li retenis sian spiritopretecon suficxe por piedbateti Onklon Vilcxjeton, kiu estis dironta ion, kaj Onklo Vilcxjeto estis suficxe malebria por rekoni en la piedbateto de S-ro Okhursto superan potencon maltolerantan frivolajxojn. Tiam li entreprenis konvinki Tocxjon Simsonon ne dauxre prokrasti, sed sensukcese. Li ecx atentigis tion ke mankis proviantoj kaj ankaux kampadrimedoj. Sed, malbonsxance, la Naivulo respondis al tiu protesto certigante al la kompanio ke li disponas pri suplementa mulo sxargxita je provizajxoj kaj anoncante la malkovron de kruda fispeco de sxtipdometo proksime al la vojeto. "Pinjo povas tranokti kun S-rino Okhursto," diris la Naivulo, indikante la D
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:
Okhursto
 

Naivulo

 

Simsonon

 
Tocxjon
 

Ebenajxo

 

antaux

 

suficxe

 

malantaux

 
malofte
 
forkuris

vojeto

 

geedzigxi

 

amanto

 

flanko

 

survoje

 

gefiancxigxis

 

sentoj

 

Jacxjo

 

malaprobis

 
okupigxis

ruigxigxis
 

anoncis

 
rapide
 

bonsxancaj

 

trovinte

 

kampadejon

 

lacegaj

 
kompanion
 
nevidate
 

pinarbo


frauxlino
 

dekkvinjara

 

eligxis

 

rajdis

 

certigante

 

protesto

 

kompanio

 

disponas

 

suplementa

 

respondis


malbonsxance

 

proviantoj

 

mankis

 
ankaux
 

kampadrimedoj

 

sxargxita

 

tranokti

 

indikante

 

proksime

 

sxtipdometo