FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   >>  
do por elmontri al ili Kentukon kusxantan tie, kruele premrompitan kaj kontuzitan, sed ankoraux tenantan en siaj brakoj la Bonsxancon de Rora-Kampadejo. Dum ili klinigxis super la strange malsamaspektan paron, ili konsciis ke la infano estis malvarma kaj senpulsa. "Li estas morta," diris unu. Kentuko malfermis la okulojn. "Cxu morta?" li ripetis, feble. "Jes, kara ulo, kaj ankaux vi mortas." Rideto lumigis la okulojn de la forpasanta Kentuko. "Mi mortas," li ripetis, "li forportas min kun si,--diru al la knaboj ke mi havas la Bonsxancon kun mi nun;" kaj la forta viro, alkrocigxante al la delikata bebo kvazaux lauxraporte dronanta viro alkrocxigxas al pajlo, fordrivis en la ombran riveron kiu fluas eterne en la nekonatan maron. LA FORPELITOJ DE POKER-EBENAJXO Dum S-ro Johano Okhursto, vetludisto, enpasxis la cxefstraton de Poker-Ebenajxo en la mateno de la dudektria de novembro 1850, li konsciis pri sxangxo de la morala etoso de la loko de post la antauxa vespero. Du-tri viroj, kunparolante serioze, eksilentis kiam li alproksimigxis kaj intersxangxis signifoplenajn rigardojn. Enestis la aeron sabata senvigleco kiu, en setlemento malalkutimigxinta al sabataj influoj, sxajnis minaca. La trankvila belaspekta vizagxo de S-ro Okhursto elmontris malmultan interesigxon pri tiuj indikajxoj. Cxu li konsciis pri pridispozicia kialo iliaflanka? Jen estis alia demando. "Mi supozas ke ili sercxas iun," li meditis. "Versxajne temas pri mi." Li reenigis en sian posxon la naztukon per kiu li jxus forbrosis de sur siaj bonzorgitaj botoj la rugxan polvon de Poker-Ebenajxo kaj senbrue senigis sian menson je iu ajn cetera konjekto. Efektive, Poker-Ebenajxo ja "sercxis iun." Lastatempe gxi suferis la perdon de pluraj miloj da dolaroj, du valoraj cxevaloj kaj eminenta civitano. Gxi spertis spasmon de virta reagado, tiel senlegxa kaj neregebla kiel iu ajn el la faroj gxin estiginta. Sekreta komitato decidigxis senigi la urbeton je cxiuj maltauxgaj personoj. Tion oni faris en dauxra maniero rilate al du viroj tiam pendantaj de la brancxoj de platano en la ravino kaj en provizora maniero rilate al la forpelo de kelkaj ceteraj kontrauxindaj originaluloj. Mi bedauxras devi diri ke kelkaj el tiuj estis virinoj. Honore al ilia sekso, tamen, ni agnosku ke ilia maltauxgeco estis profesia, kaj estis nur pri tiaj facile starigitaj normoj de malbono ke Poker-Ebenajxo konsentis sidi en jugxado. S-ro Okhursto pravis sin supozante ampleks
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   >>  



Top keywords:

Ebenajxo

 

konsciis

 

Okhursto

 

ripetis

 

Kentuko

 

okulojn

 
maniero
 

rilate

 

mortas

 

kelkaj


Bonsxancon
 

perdon

 

dolaroj

 

meditis

 

pluraj

 

Versxajne

 

valoraj

 

civitano

 
spertis
 

eminenta


reenigis

 
cxevaloj
 

supozas

 

demando

 

sercxas

 
Lastatempe
 

bonzorgitaj

 
forbrosis
 

spasmon

 

rugxan


polvon

 

senigis

 

menson

 

sercxis

 

posxon

 

senbrue

 

Efektive

 
cetera
 

konjekto

 

naztukon


suferis
 
urbeton
 

agnosku

 
maltauxgeco
 
Honore
 
virinoj
 

originaluloj

 

kontrauxindaj

 

bedauxras

 

profesia