FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
por la vojeto, li auxdis la sonon de gxoja ridado ehxata de la rokoj. Li haltis, sentante iom da timo, kaj unue, nature, liaj pensadoj turnigxis al la viskio kiun, prudente, li jam antauxkasxis. "Kaj tamen, pro mi ne scias kiu kialo, tio ne havas viskian sonon," diris la vetludisto. Nur kiam li ekvidis la flamricxan fajron tra la ankoraux blindiga sxtormo kaj la homaron cxirkaux gxi, li atingis la konvinkon ke temis pri "tauxga gajeco." Cxu S-ro Okhursto kasxis siajn kartojn kun la viskio kiel ion malrajtantan eniri libere la komunumon, tio mi malkapablas diri. Certe estas, laux la dirajxo de Patrino Sxiptono, ke li "ne diris kartojn solan fojon" dum la vespero. Felicxe, oni forgesigis la tempon helpe de akordiono, eligita iom pompe fare de Tocxjo Simsono el lia pakajxo. Malgraux kelkaj malfacilajxoj rilate al la manipulado de tiu instrumento, Pinjo Vudzo sukcesis pluksonigi plurajn malbonvolajn melodiojn el ties klavoj, akompanate de la Naivulo ludanta paron da ostaj kastanjetoj. Sed la krona festajxo de la vespero prenis la formon de kruda kamparpregxeja himno kiun la geamantoj, interplektinte la manojn, kantis kun grandaj seriozo kaj bruo. Mi timas ke ia spita tono kaj misiista ritmo de ties refreno, anstataux ajna pia kvalito, igis gxin rapide infekti la ceterajn, kiuj partoprenis finfine en la kantado: Mi fieras vivi servante la Sinjoron, Kaj mi celas morti en Lia armeo. La pinarboj sxanceligxis, la sxtormo kirligxis kaj skuigxis super la mizera homaro, kaj la flamoj de ilia altaro saltis cxielen, kvazaux simbolante ian voton. Je noktomezo la sxtormo mildigxis, la ruligxantaj nuboj disapartigxis kaj la steloj brilegis forte super la dormanta kampadejo. S-ro Okhursto, kies profesiaj kutimoj ebligis lin vivi kun la plej malgranda kvanto da dormado, kvankam dividinte la vacxon kun Tocxjo Simsono, sukcesis iel sxargxi sin per la pli granda parto de tiu devo. Li pardonpetis al la Naivulo, dirante ke "ofte li pasigis semajnon sen dormi." "Farante kion?" demandis Tocxjo. "Pokeron!" respondis Okhursto sentence. "Kiam viro havas sinsekvon da bonsxanco--nigrula bonsxanco--li ne lacigxas. La bonsxanco cedas la unua. La bonsxanco," aldiris la vetludisto, "estas strangajxego. Vi scias certege pri gxi nur tion ke gxi devas sxangxigxi. Kaj estas ekscii kiam gxi sxangxigxos kio sukcesigos vin. Ni spertis sinsekvon da malbonsxanco ekde nia foriro el Poker-Ebenajxo--vi aperas ke jen ankaux vi enfalas gxin. Se vi
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

bonsxanco

 

sxtormo

 

Okhursto

 

Tocxjo

 

sukcesis

 

vetludisto

 
kartojn
 

Naivulo

 

sinsekvon

 

Simsono


viskio
 

vespero

 

kampadejo

 

dormanta

 

ebligis

 

noktomezo

 

profesiaj

 

disapartigxis

 
brilegis
 

ruligxantaj


steloj

 
mildigxis
 

kutimoj

 

mizera

 

servante

 
fieras
 

Sinjoron

 
kantado
 

finfine

 

infekti


rapide

 

ceterajn

 

partoprenis

 

pinarboj

 

saltis

 

altaro

 

cxielen

 
kvazaux
 

simbolante

 

flamoj


kirligxis
 
sxanceligxis
 

skuigxis

 
homaro
 
sxangxigxi
 
ekscii
 

sxangxigxos

 

certege

 

aldiris

 

strangajxego