FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   >>  
kaj ne jxuras trompe. 5. Li ricevos benon de Dio kaj bonfarojn de la Plejalta, lia savanto. 6. Tio estas la gento de Liaj adorantoj, de la sercxantoj de Via vizagxo, Dio de Jakobo.--Sela. 7. Levu, pordegoj*, viajn kapojn, kaj levigxu, pordoj de la mondo, por ke eniru la regxo de gloro. 8. Kiu estas tiu regxo de gloro? Dio la forta kaj potenca, Dio la potenculo de milito. 9. Levu, pordegoj viajn kapojn, kaj levigxu, pordoj de la mondo, por ke eniru la regxo de gloro. 10. Kiu estas tiu regxo de gloro? Dio Cebaot, Li estas la regxo de gloro.--Sela. PSALMO XXVII. 1. De Davido. Dio estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? Dio estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? 2. Kiam alproksimigxos al mi malbonfarantoj, por mangxi mian karnon, miaj kontrauxuloj kaj malamikoj,--ili surpusxigxos kaj falos. 3. Se elpasxos kontraux min armeo, mia koro ne ektimos; se levigxos kontraux min milito, ankaux tiam mi havos fidon. 4. Nur unu aferon mi petas de Dio, nur tion mi deziras, ke mi restu en la domo de Dio en la dauxro de mia tuta vivo, por rigardi la cxarmon de Dio, admiri Lian templon. 5. Cxar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono, Li kasxos min en kasxita loko de Sia tendo, sur rokon Li levos min. 6. Kaj nun levigxos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min cxirkauxas, kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko, mi kantos kaj gloros Dion. 7. Auxskultu, ho Dio, mian vocxon, kiam mi vokas, korfavoru min kaj respondu al mi. 8. De Vi diras al mi mia koro: sercxu mian vizagxon; Vian vizagxon, ho Dio, mi sercxas. 9. Ne kasxu Vian vizagxon antaux mi, ne forpusxu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, ne forpusxu kaj ne forlasu min, Dio, mia savo. 10. Cxar mia patro kaj mia patrino min forlasis, sed Dio min akceptis. 11. Instruu al mi, Dio, Vian vojon kaj konduku min sur gxusta irejo, spite miajn malamikojn. 12. Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj, cxar starigxis kontraux mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco, 13. ke mi ne esperu vidi la bonecon de Dio en la lando de vivantoj. 14. Esperu al Dio, tenu vin forte, forta estu via koro, kaj esperu al Dio. PSALMO XXXII. 1. Instruo de Davido. Felicxa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita. 2. Felicxa estas la homo, al kiu Dio ne kalkulas lian kulpon kaj en kies spirito estas nenia malvero. 3. Kiam mi silentis, senfortigxis miaj ostoj de mia
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   >>  



Top keywords:

vizagxon

 

kontraux

 

PSALMO

 

levigxos

 

forpusxu

 

Davido

 

esperu

 

milito

 

Felicxa

 

pordegoj


malamikojn

 

kapojn

 

levigxu

 

pordoj

 

patrino

 

gloros

 

forlasu

 

Instruu

 
akceptis
 

kantos


forlasis

 
korfavoru
 

sercxas

 

sercxu

 

konduku

 

respondu

 

kolero

 

sklavon

 

Auxskultu

 
antaux

vocxon
 

pardonita

 

kovrita

 

Instruo

 
kalkulas
 
silentis
 
senfortigxis
 

malvero

 
kulpon
 

spirito


premantoj

 

starigxis

 

falsaj

 

fordonu

 

atestantoj

 

plenaj

 

vivantoj

 

Esperu

 

oferojn

 

bonecon