FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   >>  
ntas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la cxiela firmajxo. 3. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto faras sciigon. 4. Sen parolo kaj sen vortoj; oni ne auxdas ilian vocxon. 5. Tra la tuta mondo iras ilia ordono, kaj gxis la fino de la universo iras iliaj vortoj; por la suno Li arangxis tendon inter ili. 6. Kaj gxi eliras kiel fiancxo el sia baldakeno, gxojas kiel heroo, trakuranta sian vojon. 7. Sur unu rando de la cxielo estas gxia levigxo, kaj gxia rondiro estas gxis aliaj randoj, kaj nenio kasxigxas antaux gxia varmego. 8. La instruo de Dio estas perfekta, gxojigas la animon; la atesto de Dio estas certa, gxi sagxigas sensagxulon. 9. La ordonoj de Dio estas justaj, gxojigas la koron; la ordondiro de Dio estas klara, faras lumon antaux la okuloj. 10. La instruo de Dio estas pura, restas eterne; la jugxoj de Dio estas veraj, kaj cxiuj estas justaj. 11. Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; ili estas pli dolcxaj, ol mielo kaj cxelaraj mielgutoj. 12. Ankaux Via sklavo instruigxis per ili; kiu ilin observas, havas grandan rekompencon. 13. Kiu scias siajn erarojn? Purigi min de eraroj kasxitaj. 14. Ankaux de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, ke ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta kaj pura de granda peko. 15. Akceptu favore la vortojn el mia busxo kaj la parolon de mia koro antaux Vi, ho Dio, mia protektanto kaj mia savanto. PSALMO XXIII 1. Psalmo de Davido. Dio estas mia pasxtisto, mi mankon ne havos. 2. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. 3. Li kvietigas mian animon, Li kondukas min laux vojo de la vero, pro Sia nomo. 4. Ecx kiam mi iros tra valo de mallumo, mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min. 5. Vi kovras por mi tablon antaux miaj malamikoj; Vi grasigis per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita. 6. Nur bono kaj favoro sekvos min en la dauxro de mia tuxta vivo, kaj mi restos en la domo de Dio multajn jarojn. PSALMO XXIV. 1. Psalmo de Davido. Al Dio apartenas la tero kaj cxio, kio gxin plenigas, la mondo kaj cxiuj gxiaj logxantoj. 2. Cxar Li apud la maroj gxin fondis kaj apud la riveroj gxin fortikigis. 3. Kiu levigxos sur la monton de Dio, kaj kiu staros sur Lia sankta loko? 4. Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, kiu ne fordonis sian animon al malvero
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   >>  



Top keywords:

antaux

 

animon

 

justaj

 

gxojigas

 

perfekta

 

Davido

 

Psalmo

 

eraroj

 

PSALMO

 

kondukas


Ankaux

 

instruo

 

vortoj

 

trankvilaj

 

sankta

 

ripozigas

 

monton

 

levigxos

 
kvietigas
 

herbejoj


staros

 
purajn
 

parolon

 

gloron

 

Akceptu

 

favore

 

vortojn

 

protektanto

 

savanto

 
mankon

pasxtisto
 

manojn

 

malvero

 

fordonis

 
senmakulan
 
verdaj
 
sekvos
 

logxantoj

 
dauxro
 

favoro


pokalo

 

plenigita

 

apartenas

 

jarojn

 

plenigas

 

restos

 

multajn

 

grasigis

 

fortikigis

 

riveroj