FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   >>  
mia koro tiele: jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jeruzalemo, kaj mia koro penetris multon da sagxo kaj scio. Sed kiam mi dedicxis mian koron, por ekkoni la sagxecon kaj ekkoni la malsagxecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaux tio cxi estas entrepreno venta. Cxar cxe multe da sagxeco estas multe da koleremeco, kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, plimultigas siajn dolorojn. CXAPITRO IV. Kaj mi returnigxis kaj mi vidis cxiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por li konsolanto. Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaux longe mortis, estas pli felicxaj ol la vivantoj, kiuj vivas gxis nun. Kaj pli felicxa ol ili ambaux estas tiu, kiu gxis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno. Mi vidis ankaux, ke cxiu laboro kaj cxiu akurateco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraux alia, kaj ankaux tio cxi estas vantajxo kaj ventajxo. Malsagxulo kunmetas siajn manojn kaj formangxas sian korpon. Pli bone estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambauxmano da penado kaj ventajxo. Kaj denove mi vidis vantajxon sub la suno: jen estas solulo kaj neniun alian li havas, nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satigxi de ricxeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de gxuado? Tio cxi ankaux estas vantajxo kaj malbona afero. Pli bone estas al du ol al unu, cxar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. Cxar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al unu, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. Ankaux se du kusxigxas, estas al ili varme, sed unu kiel li varmigxos? Kaj se iu montros sin pli forta kontraux unu, tiam ambaux staros kontraux li; ecx fadeno triopigita ne baldaux dissxirigxos. Pli bona estas knabo malricxa sed sagxa, ol regxo maljuna sed malsagxa, kiu jam ne povas akiri scion. Iu el malliberejo eliris kaj farigxis regxo, alia por regxeco naskigxis kajtamen estas malricxa. Mi vidis, ke cxiu vivanto iras sub la suno kun infano: gxi estas la alia, kiu okupos lian lokon. Senfina estas la popolo, kiu estis antaux ili, kaj ankaux la posteuloj ne gxojos pri li; ankaux tio cxi estas vantajxo kaj ventajxo. Gardu vian piedon, kiam vi iros en domon de Dio, kaj estu preta pli por auxskultado, ol por oferdo
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   >>  



Top keywords:

ankaux

 

kontraux

 

ventajxo

 

antaux

 

vantajxo

 

ekzistas

 
farataj
 

laborado

 

ambaux

 

malricxa


konsolanto
 

ekkoni

 

plimultigas

 

Ankaux

 

kusxigxas

 

malbona

 

auxskultado

 

gxuado

 
animon
 

gxojos


varmigxos

 
oferdo
 

piedon

 

rekompencon

 

infano

 
maljuna
 

malsagxa

 
senigas
 

eliris

 

farigxis


naskigxis

 

kajtamen

 

vivanto

 

malliberejo

 

okupos

 

popolo

 

staros

 
posteuloj
 

regxeco

 

fadeno


triopigita
 
dissxirigxos
 

Senfina

 
baldaux
 
montros
 
kunmetas
 

CXAPITRO

 

returnigxis

 

dolorojn

 

sciojn