mulon kaj elektu neniun el liaj vojoj;
32. cxar la devojigxantojn Dio abomenas kaj Sian
intencon Li malkasxas al la piuloj.
33. Malbeno de Dio estas en la domo de malbonulo, kaj la
logxejon de piuloj Li benas.
34. La mokantojn Li mokas, kaj al la humiluloj Li donas
favoron.
35. Honoron heredas sagxuloj, sed malsagxulojn
forportos malhonoro.
CXAPITRO XXIV.
1. Ne sekvu malbonajn homojn kaj ne deziru esti kun ili.
2. Cxar ilia koro pensas pri perfortajxo kaj
ilia busxo parolas malbonajxon.
3. Per sagxo koristruigxas domo, kaj per
prudento gxi fortikigxas.
4. Kaj per sciado la cxambroj plenigxas per
cxia hava grandvalora kaj agrabla.
5. Homo sagxa havas forton, kaj homo prudenta estas
potenca.
6. Kun pripenso faru militon, kaj venko venas per multe da
konsiligxo.
7. Tro alta estas la sagxo por malsagxulo;
cxe la pordego li ne malfermos sian busxon.
8. Kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo.
9. Malico de malsageco estas peko, kaj blasfemanto estas
abomenajxo por homo.
10. Se vi montrigxis malforta en tago de mizero, via
forto estas malgranda.
11. Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, kaj ne
fortirigxu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.
12. Se vi diras, "ni tion ne sciis",--la
esploranto de koroj ja komprenas kaj la gardanto de via
animo ja scias, kaj Li redonas al homo laux liaj
faroj.
13. Mangxu, mia filo, mielon, cxar gxi
estas bona, kaj fresxa mielo esxtas dolcxa
por via gorgxo;
14. tia estas por via animo la sciado de sagxo, se vi
gxin trovis, kaj ekzistas esxtonteco, kaj via
espero ne pereos.
15. Ne insidu, malvirtulo, kontraux la domo de
virtulo, ne ataku lian ripozejon;
16. cxar sep fojojn virtulo falos kaj tamen
levigxos, sed malvirtuloj implikigxas en la
malfelicxo.
17. Kiam falas via malamiko, ne gxoju, kaj cxe
lia malfelicxo via koro ne plezurigxu;
18. cxar eble Dio vidos, kaj tio ne placxos al
Li, kaj Li returnos de li Sian koleron.
19. Ne koleru kontraux malbonfarantoj kaj ne enviu la
malvirtulojn.
20. Cxar la malbonulo ne havos estontecon, la lumilo
de malvirtuloj estingigxos.
21. Timu, mia filo, Dion kaj la regxon, kun ribeluloj
ne komunikigxu.
22. Cxar subite venos ilia pereo, kaj kiu scias, kiam
venos la puno de ambaux?
23. Ankaux cxi tio estas vortoj de
sagxuloj: konsideri personojn cxe jugxado
estas ne bone.
24. Kiu diras al malvirtulo "vi estas virtulo", tiun
malbenos popoloj, tiun malamos gen
|