al tiuj, kies koro estas rompita, kaj
la spirite suferantajn Li helpas.
20. Multaj estas la suferoj de piulo, sed de cxiuj Dio
lin savas.
21. Li gardas cxiujn liajn ostojn, ecx unu el
ili ne rompigxos.
22. La malbonulon mortigos la malbono, kaj la malamantoj de
piulo pereos.
23. Dio liberigas la animon de Siaj sklavoj, kaj ne pereos
cxiuj, kiuj Lin fidas.
PSALMO XXXVII.
1. De Davido. Ne incitigxu pro la malvirtuloj, ne
enviu tiujn, kiuj agas maljuste.
2. Cxar simile al herbo ili rapide dehakigxas,
kaj kiel verda vegetajxo ili forvelkas.
3. Fidu Dion kaj faru bonon; logxu sur la tero kaj
konservu honestecon.
4. Sercxu plezuron cxe Dio, kaj Li plenumos la
dezirojn de via koro.
5. Transdonu al Dio vian vojon kaj fidu Lin, kaj Li faros.
6. Kaj Li aperigos vian pravec*on kiel lumon kaj vian
justecon kiel tagmezon.
7. Silentu antaux Dio kaj esperu al Li; ne
incitigxu, kiam sukcesas homo, kiu plenumas malbonajn
intencojn.
8. Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon, ne
incitigxu, ke vi ne faru malbonon.
9. Cxar malbonfarantoj ekstermigxos, kaj la
esperantaj al Dio heredos la teron.
10. Ankoraux malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo
plu ne ekzistos,--vi rigardos lian lokon, kaj li
ne estos.
11. Kaj la humiluloj heredos la teron kaj gxuos
grandan pacon.
12. Malvirtulo malbonintencas kontraux virtulo kaj
frapas kontraux li per siaj dentoj.
13. Sed Dio ridas pri li, cxar Li vidas, ke venas lia
tago.
14. Glavon nudigas la malvirtuloj kaj strecxas sian
pafarkon, por faligi mizerulon kaj malricxulon, kaj
bucxi virtulon.
15. Ilia glavo trafos en ilian koron, kaj iliaj pafarkoj
rompigxos.
16. Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, ol la
granda havo de multaj malpiuloj.
17. Cxar la brakoj de malpiuloj rompigxas, sed
la virtulojn Dio subtenas.
18. Dio scias la tagojn de la virtuloj, kaj ilia havo restos
eterne.
19. Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, kaj en tagoj
de malsato ili estos sataj.
20. Sed la malvirtuloj pereos, kaj la malamikoj de Dio
malaperos kiel roso de la herbejoj, malaperos kiel fumo.
21. Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas, sed piulo korfavoras
kaj donas.
22. Cxar Liaj benitoj heredos la teron, kaj Liaj
malbenitoj ekstermigxos.
23. De Dio fortikigxas la pasxoj de virta homo,
kaj lia vojo placxas al Li.
24. Falante, li ne estos forjxetita, cxar Dio
subtenos lian manon.
25. Mi estis juna, kaj mi maljunigxis, kaj mi
|