FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   >>  
nado de malsagxuloj; cxar ili ne scias, ke ili agas malbone. CXAPITRO V. Ne rapidu kun via busxorkaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaux Dlo, cxar Dio estas en la cxielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj. Cxar la songxo prezentigxas per multe da agado, kaj parolo de malsagxulo konsistas el multe da vortoj. Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu gxin plenumi, cxar malagrablaj estas malsatuloj; kion vi promesis, tion plenumu. Pli bone estas, ke vl ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi. Ne permesu al via busxo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke gxi estas eraro; kial fari, ke Dio kolerux pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj? Cxe multo da songxoj kaj vantajxoj estas ankaux multe da vortoj; sed vi timu Dion. Se premadon de malricxulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru, cxar pli alta kontrolas pli altan kaj plej altai ilin kontrolas. Kaj superecon en cxio havas tiu lando, en kiu la regxo servas al la tero. Kiu amas argxenton, tiu ne satigxos per argxento, kaj kiu amas ricxecon, al tiu gxi ne donos utilon; ankaux tio cxi estas vantajxo. Ju pli estas da havo, des pli multaj estas gxiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas gxia mastro krom vidi gxin per siaj okuloj? Dolcxa estas la dormo de laboranto, cxu li mangxas malmulte aux multe; sed trosateco ne lasas la ricxulon dormi. Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: ricxecon konservatan por la malutilo de gxia propra mastro. Kaj pereas tiu cxi ricxeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskigxas filo, kaj li nenion havas en la mano. Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis, kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano. Kaj tio cxi estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento? Kaj cxiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitigxo, en malsano kaj malagrablajxoj! Jen, kion mi vidis bonan, ke estas bele mangxi kaj trinki kaj gxui plezurojn de Cxiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno en la malmultaj tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; cxar tio estas lia apartenajxo. Kaj se al iu homo Dio donis ricxecon kaj havon kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj gxui plezuron de siaj laboroj,--tio cxi estas dono de Dio. Cxar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo, D
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   >>  



Top keywords:

ricxecon

 

vortoj

 

promeson

 

ankaux

 

kontrolas

 

profiton

 
laboras
 

nenion

 

tagojn

 

mastro


foriras
 

laboroj

 

rapidu

 

malmultaj

 

parolo

 

plenumi

 

ventro

 

elparoli

 
eliris
 

patrino


laboro

 
elportas
 

vorton

 

busxorkaj

 

malfavoraj

 
malbonon
 

cxielo

 
Turmentan
 

trosateco

 

ricxulon


konservatan

 

turmenta

 

cirkonstancoj

 

naskigxas

 

ricxeco

 

pereas

 

antaux

 
malutilo
 

propra

 

apartenajxo


malsagxuloj
 
konsumi
 

memoros

 
plezuron
 
parton
 
CXAPITRO
 

konsumis

 

mallumo

 

cxiujn

 

ekscitigxo