toj.
25. Sed kiuj faras riprocxojn, tiuj placxas, kaj
sur ilin venos bona beno.
26. Kiu respondas gxustajn vortojn, tiu kisas per la
lipoj.
27. Plenumu vian laboron ekstere, pretigu cxion sur
via kampo, kaj poste arangxu vian domon.
28. Ne atestu sen kauxzo kontraux via
proksimulo, cxar vi trompus per vla busxo.
29. Ne diru: "Kiel li agis kontraux mi, tiel mi agos
kontraux li: mi redonos al la homo laux lia
faro."
30. Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta kaj tra
vinbergxardeno de sensagxulo;
31. kaj jen cxie elkreskis urtiko, cxio estas
kovrita de dornoj, kaj la sxtona muro estas detruita.
32. Kaj kiam mi vidis, mi prenis gxin en mian koron,
mi rigardis kaj ricevis instruon;
33. Ne longe vi dormos, ne longe vi dormetos, ne longe viaj
manoj restos kunmetitaj por kusxado;
34. kaj venos via malricxeco kiel migranto, kaj via
senhaveco kiel viro armita.
La Predikanto
CXAPITRO I
Vortoj de la Predikanto, filo de Davido, regxo en
Jeruzalemo. Vantajxo de vantajxoj, diris, la
Predikanto, vantajxo de vantajxoj, cxio
estas vantajxo. Kian profiton havas la homo de
cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?
Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas
eterne. Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al
sia loko gxi rapidas, kaj tie gxi
levigxas. Iras al sudo kaj reiras al nordo,
turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj
al siaj rondoj revenas la vento. Cxiuj riveroj iras al
la maro, sed la maro ne plenigxas; al la loko, al kiu
la riveroj alfluas, ili alfluas cxiam denove.
Cxiuj vortoj estas malfortaj, ne povas homo
cxion eldiri; ne satigxas la okulo de vidado kaj
ne plenigxas la orelo de auxdado. Kio estis, tio
estos, kaj kio estis farata, tio estos farata, kaj ekzistas
nenio nova sub la suno. Ekzistas io, pri kio oni diras:
"Vidu, tio cxi estas nova"; sed gxi estis jam en
la eterna tempo, kiu estis antaux ni. Ne restis memoro
pri la antauxuloj; kaj ankaux pri la posteuloj,
kiuj estos, ne restos memoro cxe tiuj, kiuj estos
poste. Mi, Predlkanto, estis regxo super Izraelo en
Jeruzalemo. Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni
per la sagxo cxion, kio farigxas sub la
cxielo: tiun cxi malfacilan okupon Dio donis al
la homidoj, por ke ili sin turmentu per gxi. Mi vidis
cxiujn aferojn, kiuj farigxas sub la suno, kaj
jen, cxio estas vantajxo kaj arangxoj
ventaj. Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni
ne povas kalkuli. Mi parolis kun
|