a kompatemeco elstreku miajn pekojn.
4. Lavu min tute pure de mia krimo, kaj purigu min de mia
peko.
5. Cxar miajn kulpojn mi konscias, kaj mia peko estas
cxiam antaux mi.
6. Antaux Vi sola mi pekis, kaj mi faris tion, kio
estas malbona antaux Viaj okuloj, tial Vi estas justa
en Via vorto kaj pura en Via jusxo.
7. Mi estas ja naskita en krimo, kaj en peko
gravedigxis per mi mia patrino.
8. Vi amas ja veron en la koro, kaj en kasxiteco Vi
aperigas al mi sagxon.
9. Senpekigu min per hisopo, kaj mi farigxos pura;
lavu min, kaj ml estos pli blanka ol negxo.
10. Auxdigu al mi gxojon, kaj regajigxos
la ostoj, kiujn Vi batis.
11. Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj kaj
cxiujn miajn krimojn elstreku.
12. Koron puran kreu al mi, Dio, kaj spiriton gxustan
novigu en mi.
13. Ne forpusxu min de Via vizagxo, kaj Vian
sanktan spiriton ne forprenu de mi.
14. Redonu al mi la gxojon de Via helpo, kaj spirito
bonfara fortikigu min.
15. Mi instruos al la krimuloj Vian vojon, kaj pekuloj
revenos al Vi.
16. Liberigu min de sango, Dio, Dio de mia savo, mia lango
kantos Vian justecon.
17. Dio, malfermu miajn lipojn, kaj mia busxo rakontos
Vian gloron.
18. Cxar Vi ne deziras oferdonon,--mi
gxin donus; brulofero ne placxas al Vi.
19. Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; koron
suferantan kaj humilan Vi, Dio, ne malsxatas.
20. Bonfaru al Ciono laux Via favoro, konstruu la
murojn de Jeruzalemo;
21. tiam placxos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero
kaj plenofero; tiam oni metos sur Vian altaron junajn
bovojn.
PSALMO LXI.
1. Al la hxorestro. Por korda instrumento. De Davido.
2. Auxskultu, ho Dio, mian krion, atentu mian
pregxon.
3. De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malgxojo
de mia koro: sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.
4. Cxar Vi estis mia rifugxejo, fortika turo
kontraux malamiko.
5. Lasu min logxi eterne en Via tendo, havi
rifugxon sub la kovro de Viai
flugiloj.--Sela.
6. Cxar Vi, ho Dio, auxdis miajn promesojn. Vi
donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.
7. Aldonu tagojn al la tagoj de la regxo, ke liaj
jaroj dauxru multajn generaciojn.
8. Li restu eterne antaux Dio, boneco kaj vero
laux Via volo lin gardu.
9. Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, plenumante miajn
promesojn cxiutage.
PSALMO XC.
1. Pregxo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis
por ni rifugxejo de generacio al generacio.
2. Antaux ol la mon
|