FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   >>  
er via piedo. 13. Sur leopardon kaj vipuron vi pasxos, vi piedpremos leonon kaj drakon. 14. Cxar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, cxar li konas Mian nomon. 15. Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; kun li Mi estos en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos. 16. Mi satigos lin per longa vivo kaj aperigos al li Mian helpon. PSALMO XCVI. 1. Kantu al Dio novan kanton, kantu al Dio la tuta tero. 2. Kantu al Dio, gloru Lian nomon, proklamu de tago al tago Lian savon. 3. Rakontu inter la popoloj Lian gloron inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn. 4. Cxar Dio estas granda kaj tre glorinda, Li estas terura por cxiuj dioj. 5. Cxar cxiuj dioj de la popoloj estas idoloj, sed Dio kreis la cxielon. 6. Gloro kaj majesto estas antaux Li, forto kaj beleco estas en Lia sanktejo. 7. Tributu al Dio, familioj de la popoloj; tributu al Dio gloron kaj potencon. 8. Tributu al Dio honoron de Lia nomo, alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn. 9. Klinigxu al Dio en sankta respekto; tremu antaux Li la tuta tero. 10. Diru inter la popoloi: Dio regxas, kaj Li fortikigis la mondon, ke gxi ne sxanceligxu; Li jugxas la popolojn en justeco. 11. Gxoju la cxielo kaj estu gaja la tero, bruu la maro kaj cxio, kio gxin plenigas. 12. Gxoju la kampo ka] cxio, kio estas sur gxi; tiam kantu cxiuj arboj de la arbaro. 13. antaux Dio, cxar Li venas, cxar Li venas, por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun Sia fideleco. PSALMO XCIX. 1. Dio regxas: tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, sxanceligxas la tero. 2. Dio estas granda en Ciono, kaj Li estas alte super cxiuj popoloj. 3. Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta. 4. Kaj la forton de la regxo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; jugxon kaj justecon en Jakobo Vi aransxis. 5. Altigu la Eternulon, nian Dion, kaj klinigxu antaux la benketo de Liaj piedoj; Li estas sankta. 6. Moseo kaj Aarono estas inter Liaj pastroj, kaj Samuelo estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; ili vokis al Dio, kaj Li ilin auxskultis. 7. El nuba kolono Li parolis al ili; ili observis Liajn regulojn kaj la legxon, kiun Li donis al ili. 8. Eternulo, nia Dio, Vi ilin auxskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta kaj vengxanto por iliaj faroj. 9. Altigu la Eternulon, nian Dion, kaj klinigxu antaux Lia sankta monto; cxar sankta estas la Eternulo, nia Dio. PSALMO CIII.
PREV.   NEXT  
|<   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   >>  



Top keywords:

antaux

 

sankta

 

popoloj

 

PSALMO

 

popolojn

 

mondon

 

justeco

 

Altigu

 

Tributu

 

justecon


granda

 

fortikigis

 

regxas

 

gloron

 

Eternulon

 

auxskultis

 

Eternulo

 

klinigxu

 
keruboj
 

benketo


sxanceligxas

 
jugxos
 

tremas

 

fideleco

 

pardonanta

 

plenigas

 

arbaro

 

vengxanto

 

jugxon

 
Jakobo

praveco
 

piedoj

 

Samuelo

 

pastroj

 
aransxis
 
kolono
 
legxon
 

grandan

 
Aarono
 

regulojn


timindan

 

parolis

 

forton

 

observis

 

donacon

 

satigos

 

honoratigos

 

mizero

 

liberigos

 

aperigos