ne vidis
virtulon forlasita kaj liajn infanojn petantaj panon.
26. Cxiutage li korfavoras kaj pruntedonas, kaj liaj
infanoj estos benitaj.
27. Forturnigxu de malbono kaj faru bonon, kaj vi
vivos eterne.
28. Cxar Dio amas justecon kaj ne forlasas Siajn
fidelulojn; cxiam ili estos gardataj; sed la semo de
la malpiuloj estos ekstermita.
29. La virtuloj heredos la teron kaj logxos sur
gxi eterne.
30. La busxo de virtulo parolas sagxon, kaj lia
lango diras justecon.
31. La ordonoj de lia Dio estas en lia koro, liaj
pasxoj ne sxanceligxas.
32. Subrigardas malvirtulo virtulon kaj celas mortigi lin.
33. Sed Dio ne lasos lin en liaj manoj kaj ne kondamnos lin,
kiam li estos jugxata.
34. Esperu al Dio kaj tenu vin je Lia vojo, kaj Li altigos
vin, ke vi heredu la teron; vi vidos la ekstermon de la
malvirtuloj.
35. Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema kaj tenis sin
largxe, kiel sukplena multebrancxa arbo;
36. sed apenaux oni pasis, li jam ne ekzistis; kaj mi
sercxis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
37. Konservu senkulpecon kaj celu veron, cxar
estontecon havas homo pacema;
38. sed la krimuloj cxiuj estos ekstermitaj, la
estonteco de la malpiuloj pereos.
39. La virtuloj havas helpon de Dio; Li estas ilia forto en
tempo de mizero.
40. Kaj Li ilin helpos kaj savos, Li savos ilin de
malbonuloj kaj helpos ilin, cxar ili fidas Lin.
PSALMO XL.
1. Al la hxorestro. Psalmo de Davido.
2. Mi esperis, mi esperis al Dio, kaj Li klinigxis al
mi kaj auxskultis mian krion.
3. Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la sxlima
marcxo, kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj
fortikigis miajn pasxojn.
4. Kaj Li metis en mian busxon novan kanton,
lauxdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, kaj
ili esperos al Dio.
5. Felicxa estas la homo, kiu metis sian esperon sur
Dion kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la
mensogemuloj.
6. Multon Vi faris, Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj
pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj
parolos, sed ili estas super cxiu kalkulo.
7. Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; la orelojn Vi
malfermis al mi; bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.
8. Tiam mi diris: jen mi venas; en la libro estas skribite
pri mi.
9. Plenumi Vian volon, mia Dio mi deziras, kaj Viaj ordonoj
estas en mia koro.
10. Mi predikas justecon en granda kunveno; jen mi ne fermas
mian busxon, Dio, Vi tion scias.
11. Vian justecon mi ne kasxis en m
|