toj naskigxis kaj Vi kreis la
teron kaj la mondon, kaj de eterne gxis eterne, Vi
estas Dio.
3. Vi venigis homon al morto, kaj Vi diras: "revenu,
homidoj."
4. Cxar mil jaroj estas en Viaj okuloj kiel la
hierauxa tago, kiu pasis, kaj kiel nokta gardoparto.
5. Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel songxo;
matene ili renovigxas kiel herbo:
6. matene gxi floras kaj estas fresxa, vespere
gxi dehakigxas kaj sekigxas.
7. Jes, ni pereas de Via kolero, kaj de Via kolerego ni
neniigxas.
8. Vi metis niajn malbonagojn antaux Vin, nian
kasxitajxon antaux la lumon de Via
vizagxo.
9. Cxar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero,
malaperis niaj jaroj, kiel sono.
10. La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj kaj
cxe forteco okdek jaroj; kaj ilia tuta majesto estas
penado kaj suferado, cxar gxi forkuras rapide
kaj ni forflugas.
11. Kiu scias la forton de Via kolero, Vian terurecon kaj
Vian indignon?
12. Instruu nin kalkuli niajn tagojn, por ke ni akiru
sagxan koron.
13. Returnu Vin, ho Dio! Kiel longe? kaj kompatu Viajn
Sklavojn.
14. Satigu nin matene per Via boneco, kaj ni kantos kaj
gxojos en la dauxro de nia tuta vivo.
15. Gxojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, tiom
da jaroj, kiom ni vidis mizeron.
16. Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, kaj Via
beleco--al iliaj infanoj.
17. Kaj la favoro de la Sinjoro, nia Dio, estu super ni, kaj
la faron de niaj manoj fortikigu al ni kaj fortikigu la
faron de niaj manoj.
PSALMO XCI.
1. Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejalta, tiu
ripozas en la ombro de la Plejpotenca.
2. Mi diras al Dio: "mia rifugxejo kaj mia
fortikajxo estas Dio, kiun mi fidas."
3. Cxar Li savos vin de la reto de kaptisto, de la
pereiga pesto.
4. Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, kaj sub Liaj
flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo
kaj kiraso.
5. Ne timu la teruron de nokto, nek sagon, kiu flugas tage,
6. nek peston, kiu iras en mallumo, nek epidemion, kiu
ekstermas tagmeze.
7. Cxe via flanko falos milo, kaj dekmiloj cxe
via dekstra flanko, sed vin gxi ne tusxos.
8. Vi nur rigardos per viaj okuloj, kaj vi vidos la redonon
al la malvirtuloj.
9. Cxar Vi, ho Dio, estas mia defendo. La Plejaltan vi
elektis kiel vian rifugxejon.
10. Ne trafos vin malbono, kaj frapo ne atingos vian tendon.
11. Cxar al Siaj angxeloj Li ordonis pri vi, ke
ili vin gardu sur cxiuj viaj vojoj.
12. Sur la manoj ili vin portos, por ke vi ne
falpusxigxu sur sxtono p
|