la vivo.
10. Kun kredo mi diris: mi estas tre mizera.
11. Mi diris en mia konfuzigxo: cxiu homo
mensogas.
12. Kion mi redonos al Dio por cxiuj Liaj bonfaroj al
mi?
13. Mi levos la pokalon de savo, kaj mi vokos la nomon de
Dio.
14. Miajn promesojn al Dio mi plenumos antaux Lia tuta
popolo.
15. Grandvalora en la okuloj de Dio estas la morto de Liaj
fideluloj.
16. Ho Dio, mi estas Via sklavo, mi estas Via sklavo, filo
de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.
17. Al Vi mi oferdonos dankan oferon, kaj la nomon de Dio mi
vokos.
18. Miajn promesojn al Dio mi plenumos antaux Lia tuta
popolo,
19. en la kortoj de la domo de Dio, interne de vi,
Jeruzalemo. Haleluja.
PSALMO CXXI.
1. Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la
montoj, de kie venas al mi helpo.
2. Mia helpo venas de Dio, kiu kreis la cxielon kaj la
teron.
3. Li ne lasos vian piedon falpusxigi; via gardanto ne
dormetas.
4. Jen ne dormetas kaj ne dormas la gardanto de Izraelo.
5. Dio estas via gardanto, Dio estas via ombro cxe via
dekstra mano.
6. En la tago la suno vin ne frapos, nek la luno en la
nokto.
7. Dio vin gardos de cxia malbono, gardos vian animon.
8. Dio gardos vian eliron kaj eniron de nun kaj eterne.
PSALMO CXXXVII.
1. Apud la riveroj de Babilono ni sidis kaj ploris,
rememorante Cionon.
2. Sur la salikoj tie ni pendigis niajn harpojn.
3. Cxar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, kaj
niaj mokantoj gxojon: "kantu al ni el la kantoj de
Ciono".
4. Kiel ni kantos la kanton de Dio sur fremda tero?
5. Se mi forgesos vin, Jeruzalemo, tiam forgesigxu mia
dekstra mano;
6. algluigxu mia lango al mia palato, se mi vin ne
memoros, se mi ne levos Jeruzalemon en la supron de miaj
gxojoj.
7. Rememorigu, ho Dio, al la filoj de Edomo la tagon de
Jeruzalemo, kiam ili diris: "detruu, detruu gxis
gxia fundamento."
8. Ho raboplena filino de Babilono! bone estos al tiu, kiu
repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.
9. Bone estos al tiu, kiu prenos kaj frakasos viajn
infanetojn sur sxtono.
PSALMO CXXXIX.
1. Al la hxorestro. Psalmo de Davido. Dio, Vi min
esploras kaj min konas.
2. Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi
komprenas mian penson de malproksime.
3. Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas
cxirkaux mi, kaj cxiujn miajn vojojn Vi
konas.
4. Cxar ne trovigxas ankoraux vorto sur
mia lango, kaj Vi, ho Dio, cxion jam scias.
|