cxiutaga ploregado.
4. Cxar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; la
fresxecon de miaj sukoj anstatauxis sekeco de
somero.--Sela.
5. Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne
kasxis; mi diris: mi konfesos miajn krimojn al Dio;
kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.--Sela.
6. Pro tio pregxu antaux Vi cxiu piulo en
la gxusta tempo, por ke cxe la
disversxigxo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
7. Vi estas mia sxirmo; kontraux sufero Vi min
gardos, per gxojoj de savo Vi min
cxirkauxos.--Sela.
8. Mi prudentigos vin kaj montros al vi la vojon, kiun vi
devas iri; kun konsiloj mi direktos sur vin mian okulon.
9. Ne estu kiel cxevalo, kiel senprudenta mulo, al
kiuj oni devas kateni la bufon per brido kaj busxpeco,
kiam ili ne iras al vi.
10. Multajn frapojn havas la malpiulo, sed kiu
fidas Dion, tiun cxirkauxas favoro.
11. Gxoju pro Dio, kaj gaju, justuloj, kaj triumfu
cxiuj, kiuj havas pian koron!
PSALMO XXXIV.
1. De Davido, kiam li sxajnigis sin freneza
antaux Abimelehx, kaj tiu lin forpelis kaj li
foriris.
2. Mi gloros Dion en cxiu tempo, cxiam
lauxdo por Li estos en mia busxo.
3. Per Dio glorigxas mia animo; la humiluloj
auxdu kaj gxoju.
4. Gloru Dion kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon.
5. Mi sercxis Dion, kaj Li respondis al mi, kaj de
cxiuj miaj dangxeroj Li savis min.
6. Kiuj rigardas al Li ricevas lumon, kaj ilia vizagxo
ne kovrigxos per honto.
7. Jen tiu cxi mizerulo vokis, kaj Dio auxdis,
kaj de cxiuj liaj mizeroj Li savis lin.
8. Angxelo de Dio postenas cxirkaux tiuj,
kiuj Lin timas, kaj li ilin savas.
9. Provu kaj vidu, kiel bona estas Dio; felicxa estas
la homo, kiu Lin fidas.
10. Timu Dion, Liaj sanktuloj, cxar nenio mankas al
tiuj, kiuj Lin timas.
11. Leonoj estas senhavaj kaj malsataj, sed kiuj
sercxas Dion, havas mankon en nenia bono.
12. Venu, infanoj, auxskultu min, pri timo
antaux Dio mi vin instruos.
13. Kiu ajn vi estas, homo, kiu deziras vivon kaj amas
multajn kaj bonajn tagojn,
14. gardu vian langon kontraux malbono kaj vian
busxon kontraux mensoga parolo;
15. deklinigxu de malbono kaj faru bonon, sercxu
pacon kaj cxasu gxin.
16. La okuloj de Dio estas turnitaj al la piuloj, kaj Liaj
oreloj al iliaj krioj.
17. La vizagxo de Dio estas kontraux tiuj, kiuj
faras malbonon, por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
18. Tiuj krias, kaj Dio auxdas kaj de cxiuj
iliaj mizeroj Li ilin savas.
19. Proksima estas Dio
|