mis okuloj ravitaj:
Hor' batos, Vin, Majstro, ekkonos Poluj'!
Hor' batos--forpasos milito kruela,
Post sanga banado alflugos kolomb'!
Kun verdaj standardoj amaso fidela
Pilgrimos al paceprofeta cxi tomb'!
Sur tero libera post multaj turmentoj,
De himno "Espero" eksonos pasi'!
Cxe tombo grandega diverslandaj gentoj
La manojn fratece etendos al si!
El tombo trankvila spirito de l' vero
Elvenos kun beno kaj amo por ni ...
Nun dormu, ho, Majstro, tre dolcxe en tero ...
La horo de venko ekbatos por Vi!
[Illustrajxo: Funebra procesio sur strato Teatralna.]
La lastaj tagoj de l' Majstro kaj la funebra ceremonio.
Cxiutage la elektra fadeno alportas sciigojn, sub kies pezo fendigxas
koro, cxe kies eksono senlarme rigidigxas okuloj. Tamen subite inter
miloj kaj miloj ekjxetigxis la ehxo de vocxo, kiu por la unua momento
senkonsciige faligis la kurtenon de la mondteatro. Kiam gxi
relevigxis, en la unua plano por ili flamis la fajro de akra
perdokonscio, bonodoris la incenso de melankolia rememoro; en la fono
nur kontrastis profanaj bucxado kaj ruinigxo. Tragedio forpusxis
tragedion.--Ankoraux nun en niaj koroj brulas la arda doloro, ke
efektivigxis la neimageblajxo, ke estontaj kongresoj ne plu vidos la
modelan bildon de konfidigaj egalpezo kaj kvieto, ne plu auxdos la
parolojn de mildo kaj homamo: ke nia Majstro foriris, gxui la
merititan ripozon.
Nur elektitoj pro la nunaj cirkonstancoj estis destinitaj, en korpa
cxeesto adiauxi nian gvidinton, sed cxiu el ni, oni povas supozi,
spirite al d-ro _Zamenhof_ faciligis la lastajn horojn kaj akompanis
lian cxerkon, kaj la batado de l' koro ne faris la malplej emocian
funebran paroladon. Pli konforma al la modesta kaj laboroplena vivo
de la geniulo ili ne povis imagi gxian finon, ol la realeco gxin
estigis.
[Illustrajxo: Portado de l' cxerko sur la tombejo.]
Estas konate, ke _Edmond Privat_, kiu en la fino de 1916 vizitis en
Varsovio la kreinton de Esperanto, vidante lian malsanan aspekton,
baldaux forlasis lin kaj al la tutmonda esperantistaro faris la
meditigan proponon, la sekvontan kongreson arangxi en la cxefurbo de
Polujo, por evitigi al d-ro Zamenhof longan vojagxon. Jam pli frue
travojagxintoj rakontis pri malbona farto de la Majstro. Cxar "...
lia kormalsano komencis disvolvigxi tuj post la eksplodo de la
milito", d-ro _Leono Zamenhof_ skribas. "La atakoj de la brusta
angino, komence maloftaj, en la monato majo de la
|