ojn, kies sono la orelojn de profanuloj impresos kvazaux
kompara hiperbolo ...
Matematikisto Bourlet, volante priskribi la verkon de Zamenhof, la
kreinton de Esperanto nomis Koperniko en filologio. Cxar kiel la
genio de Koperniko rektigis la komplikitajn principojn de l' ptolemea
sunsistemo, tiel Zamenhof reduktis la malrektajn fundamentojn de l'
homaj lingvoj al minimumo. Lia lingvo estas praktika mallonga
filozofio de parolo.
Permesate estas, kompari lin ankaux kun Kolumbo. Cxar kiel Kolumbo
donacinta al la malnova mondo tutan mondon novan--li malkovris al ni
novan mondon animan--Esperantujon. Li plenigis gxin per logxantaro el
la tuta mondo, per civitanoj, kiuj malgraux la malsameco de l' nacioj
kaj religioj sin reciproke sentis fratoj.
Kaj kontraux la iama diro de Akiba: "Nenio sub la suno estas
nova"--li havis la rajton, diri en sia himno:
"En la mondon venis nova sento!"
Li ja donis al ni novan senton de fratigxo per neuxtrala, al cxiuj
egala parolo, sen ofendo kontraux honoro kaj amo al la lingvo
patruja.
Lia lingvo--nevidebla ligilo de popoloj--anima ondo elektra--estas
fakto.
Kaj la persista malkredo je tiu realajxo flanke de amasoj estas nur
pruvo nerefutebla pri la genieco de cxi tiu homo, kiu enkorpigis
revojn de jarcentoj--post kiam plej instruitaj scienculoj deklaris:
"Jen problemo ne solvebla!"--post kiam tiom da homoj laborantaj super
tiu tasko finis sian vivon en frenezulejo.
Genia devis esti homo, farinta, kio al granda amaso sxajnis miraklo ...
Kaj efektive! Ludoviko Zamenhof plenumis miraklon.
Cxar liaj respektindaj manoj deprenis malbenon, kiu--laux tragedia
bela legendo biblia--de la kolera cxielo estis kiel puno metata sur
la homaron ...
En la Biblio ja estas dirite, ke en la tempo, kiam la malhumila
homaro, unu lingvon parolanta, komencis konstrui sur ebenajxo
Sennehar la turon babelan, atingontan gxis la steloj de l' cxielo--ke
tiam la Eternulo diris:
"Jen, Ni malsupren iru kaj konfuzu ilian lingvon, por ke unu ne
komprenu la alian."
Kaj konfuzis la Eternulo ilian lingvon kaj dispelis ilin tra la tuta
vizagxo de l' tero, kaj ili cxesis konstrui tiun turon.
Kial do, post kiam ruine disfalis tia konstruajxo de milionoj, la
Providenco post jarcentoj permesis al li sola, plenumi verkon, kiu
sxajne estis tiel kontrauxa al la Volo Cxiela?
Cxu ne pro tio, ke tiuj konstruintoj antaux jarcentoj sian verkon
faris pro vanta kaj ridinda fierego, por perforte konkeri la cx
|