Ripetos cxiuj la jarcentoj!
Post la penadoj de la vivo ripozu kviete, la tero estu por vi
malpeza!"
[Illustrajxo: La tombo.
Fotografejo Studio, Varsovio, Marszalk. 88. Eldonas Pola Esp. Soc.]
Kiam la emocianta impreso de tiu simpla kortusxa parolo permesis,
s-ro majoro Neubarth kiel sola eksterlanda reprezentanto en la nomo
de l' germanaj esperantistoj solene eldiris, kion ni senhezite
ripetas, ke ni ne cxesos imiti la ekzemplon de l' Majstro kaj
promesas, persisti en la Esperanta laborado gxis la fino.
Post finkanto de la kantoro la malgxoje kantata himno cxirkauxsonis
la malsupren glitantan cxerkon, super kiu fermigxis la tero.
Sur la tombo amasigxis florkronoj el amplena mano. Sur la rubandoj
oni legis: "De polaj esperantistoj al la kara Majstro", "De Germana
Esperanto-Asocio al nia neforgesebla Majstro", "De Pola Esperantisto
al la kara Majstro". Dum la ceremonio fotografistoj kaj
kinematografistoj laboradis, por doni al malproksimuloj kaj postaj
generacioj bildon de la okazajxo forrabinta de la mondo viron, laux
kiu oni nomos lian epokon.
Kvar paroladojn oni faris super la cxerko de nia karmemora Majstro.
Cxiu enhavis multe da amo kaj danko kaj plensentaj vortoj; tamen ni
citos ankoraux kvinan plene egalvaloran, kvankam gxi ne estis farata
en Varsovio, sed eliris el kaptitejo de rusoj, posxtkarto al la
redakcio de Germana Esperantisto:
17. 4. 1917. Hammerstein.
Ni subskribintoj, rusaj esperantistoj, trovigxantaj en la
Hammerstein'a kaptitejo, esprimas profundan doloron kaj grandan
malgxojon pro la morto de nia kara Majstro.
Malpeza estu al li la tero!
Samideanoj:
_Abram Koliner; Levi Suhxman; M. Miliawskij; H. Samler; S.
Naginiosnis; N. Kosxarovski; I. Fejgel; I. Wernowsky; I. Manevicx;
Naum Gordon; Abram Kislinski; Sergej Fljagin._
Tiu seneksterajxa blanka folio impresas kvazaux simbolo de l'
estonteco: Malamikaj manoj, kiuj trans la tombon de l' Majstro
etendas la manon unu al la alia, por ree kune labori, realigante la
altajn ideojn de l' foririnto.
Eble ne malproksima estas la tempo, kiu vidos la efektivigxon de tiu
simbolo: La polaj samideanoj invitas la tutmondan esperantistaron,
post ebligxo okazigi universalan kongreson en Varsovio kaj ligi kun
gxi pilgrimadon al la tombo de _Ludoviko Lazaro Zamenhof_ kaj
starigon al monumento por li. Ilia alvoko naskos unuvocxan ehxon.
_E. B. Wuster._
PIEDNOTOJ:
[1] t. e. la Malnova Testamento, kiu unue poparte aperis en
La Revu
|