, fari, kion li plenumis: per la laboro
de unu homa vivo doni tutan lingvon, verkon, per kiu gxis nun cxiam
kolekte laboris jarcentoj kaj multe da generacioj de popolo.
Jen, kion li mem diris en sia unua libreto--en la kanto "Mia penso"
skribita antaux tridek jaroj en lingvo tiam ankoraux fremda al cxiuj
mondanoj:
... Mia penso kaj turmento,
Kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
Al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan--
La junecon--mi ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne,
Vivi ankaux mi deziras,--
Io pelas min eterne,
Se mi al gajuloj iras ...
Se ne placxas al la sorto
Mia peno kaj laboro,
Venu tuj al mi la morto,
En espero--sen doloro!
Laux lia rega ordono la morto lin prenis sen doloro--la koro haltis
en unu momento.... Sed gxi ne tuj prenis lin--.... Gxi permesis
antauxe--por nia felicxo, ke li gxisvivu la triumfon de sia ideo dum
naux kongresoj--ke li vidu la disfloradon de la semita grajno,
kiun li jxetis en la plugan kampon de l' mondo per mano de
ricxulo--profeto--ke li mortu kun la espero, ke lia paca verko neniam
mortos!
Por la profunde malgxoja vidvino, kiel fidela kunulino subteninta lin
sur la dorna vojo en laboro por homara bono,--estu konsolo jenaj
vortoj de l' kanto de unu el la plej meritaj esperantistoj, Antoni
Grabowski, direktitaj al la Majstro:
"En niaj koroj, granda homo,
Starigxas viaj monumentoj ...
La gloron de l' benata nomo
Ripetos cxiuj la jarcentoj!"
* *
*
Belega ja estis la parolado de Belmont, sincera la klopodado kaj la
sindono de la Varsoviaj samideanoj, sed kiu felicxigis parton de l'
homaro, meritas, forlasante la teron, pli brilan, pli indecan
adiauxon--al ni, homoj, sxajnas. Pli indecan? La sorto volis montri,
kiel mortu eminenta viro. La rekompenco, kiun homa forto ne povas
doni, lin atingos per lia verko. Sed la senlima doloro, kiu singulte
elsxirigxis el la brusto de l' paroladanto, ke larmoj haltigis lian
vocxon, pli honoras la memoron de l' senkorpigito, ol brua krako de
salutpafoj, ol oratorajxo de pompa indiferenta postlauxdo:
En Esperanto lastfoje adiauxis sian amikon la sama,--estas miriga
destino de l' direktanta cxiopovo--kiu la unua salutis lin en lia
lingvo, _Antoni Grabowski_. Li diris:
[Illustrajxo: Entombigo de la cxerko.]
"Funebraj auxskultantoj, karaj samideanoj!
Granda doloro trapenetras niajn korojn; ni staras cxe la cxer
|