pasinta jaro
farigxis tiel oftaj, ke ili tute malebligis al li ne nur metiajn
okupojn, sed ankaux lian plej amatan laboron por Esperanto. Tiuj
atakoj ofte aperadis, kelkfoje tage kaj nokte forpeladis de li
kvietan dormon.
"La doloriga stato de lia sano malgxojige influis lian psikon. Cxiam
egalanima, kvieta, la mortinto en la lasta tempo pro deviga
senlaboreco estis tre nervekscitita. De oktobro gxis februaro d-ro Z.
sin sentis relative pli bone, kvankam la atakoj ne forlasis lin tute,
aperante nun pli malofte kaj malpli dolorige.
"En tiu pli hela intertempo de lia malsano la mortinto regajnadis
esperon por nova laboro kaj revis pri la progreso de siaj ideoj post
la milito.... En tiu tempo li ekhavis la ideon, verki ampleksan
Esperantan vortaron. Esperante, ke li povos preni sur sin tiun
grandan laboron, li kelkfoje pri tiu temo korespondis kun s-ino
_M. Hankel_ en Dresden. La lasta letero, kiu devis esti sendata al
s-ino H., ne finita restis inter la forlasitaj de li manuskriptoj.
"D-ro L. L. Zamenhof jam dum la milito finis la tradukon de la
Biblio,[1] kies unua parto estas jam presita en Anglujo. Cxiam
alkutimigita al laboro, la mortinto ankaux dum la malsaneco en horoj
liberaj de suferoj ame sin dedicxis al siaj karaj pensoj pri
Esperanto kaj ligitaj kun gxi revoj pri homfrateco.
"Lia edzino, kiu en la lasta tempo lin tute ne forlasadis, estante
cxiam apude de li, rakontas, ke ofte dum nokto, ne povante dormi, li
faris diligente iajn notojn. Kaj kiam sxi petis lin, ne malkvietigi
sian noktan ripozon, li respondis, ke bonajn pensojn oni devas tuj
noti, cxar ili facile povas esti forgesitaj la sekvantan tagon!--"
La 1-an de aprilo samideano majoro _Neubarth_, la havena komandanto
de Varsovio, lastfoje parolis kun la Majstro; li rakontas, ke d-ro
Zamenhof estis gxojige fresxa kaj bonhumora, kaj lia vocxo sonis
preskaux klare, kontraste kun la obtuzeco de la lastaj jaroj. Li
sentis sin tiom forta, ke segxon por sia edzino li volis levi trans
la tablon. Sinjoro Neubarth foriris kun la espero, ke la printempo
alportos definitivan resanigxon; jam la glacio malaperis de la
Vistulo, kaj la sxipirado rekomencigxis. Vendredon antaux Pasko
sinjoro Neubarth en la tramveturilo renkontis s-ron Grabowski
kaj eksciis, ke okazis subita reseriozigxo en la farto de l' malsanulo.
"Sxajne", Leono Zamenhof dauxrigas, "la malbonigxon de lia sanstato
kauxzis la neatendita ekscio pri la morto de nia frato d-ro
_Aleksandro_,[2]
|