kiun li tre amis, kaj kiu mortis en Rusujo la
pasintan jaron, estante milita kuracisto en Rusujo. En la lastaj
tagoj la malsano de Ludoviko Zamenhof akre malbonigxis. La koro
lacigita pro konstantaj atakoj jam ne povis normale plenumi sian
funkcion; komencis aperadi la signoj de kora malforteco."
Samideano Neubarth jxauxdon, la 12-an, ne plu estis allasata al la
paciento. S-ino Z. komunikis al li, ke la kuracistoj malpermesis
cxian okupon, ecx pensadon; tamen oni ankoraux ne forlasis la
esperon.
"Tiuj tagoj estis vera turmento por la mortinto. La lito, kiun li en
la lasta tempo forlasadis nur tre malofte, kaj kiu kvietigis liajn
fizikajn turmentojn, farigxis por li fonto de novaj doloroj. La stato
de malfortigita koro malebligis al li restadon en kusxa pozicio. La
vido de lito estis por li de tiu tempo turmentoj de Tantalo!.....
"Sed baldaux la sida pozicio farigxis por li ankaux suferiga! En tiuj
turmentoj de la lastaj kelkaj tagoj la dormo aux ia ajn ripozo estis
por li tute neebla.--
[Illustrajxo: Parolado de s-ro d-ro S. Poznanski, predikanto de
l' Varsovia Sinagogo.]
"Malgraux tiuj grandaj fizikaj kaj psikaj doloroj mi neniam auxdis de
li ian plendon. Nur unu fojon li esprimis deziron, ke la morto, se
gxi estas jam por li neevitebla, venu almenaux sen grandaj turmentoj.
Videble li supozis, ke lin atendas ankoraux pli grandaj suferoj.
"La 14-an de aprilo la stato de d-ro Z. rapide plibonigxis; la koro
komencis labori pli forte, kaj malaperis la signoj de gxia akra
nesuficxeco. La kuracistoj havis esperon, ke venos plibonigxo.
"Tiel pensis ankaux la mortinto la lastan tagon malgraux granda
senfortigxo. D-ro Ludoviko estis en tre bona humoro. Li ecx rakontis
al la cxirkauxantaro siajn anekdotajn songxojn kaj faris al si
esperon, ke post longa interrompo li povos la alvenantan nokton
pasigi oportune en sia lito ...
"Je la 5-a horo vizitis lin lia konstanta kuracisto kaj amiko d-ro K.
kaj konstatis cxe li efektivan plibonigxon. Post duonhora amika
interparolo, sentante sin iom laca, mia frato petis la permeson de
d-ro K., iom ripozi sur divano.--
"Gxi estis lia lasta memvola movo!
"Kiam lia edzino alproksimigxis, por prepari al li oportunan
kusxejon, sxi jam trovis sian edzon malviva! La morto alvenis subite
kaj, kiel deziris la mortinto, sen turmentoj.
"Li foriris el cxi tiu mondo kun plej bonaj pensoj, tute ne sentante,
ke li forlasas gxin por eterne!"--
Lundon, la 16-an de aprilo, je la 3
|