ielon
(tio ja ne estas permesita al homoj), dum li estis la modesto
enkorpigita kaj plej vere homo dia ...
Modeste kaj mallauxte, ne por si, sed por la mondo, kies malpaco lin
tiel forte doloris,--li entreprenis tiom malfacilan laboron. Li gxin
entreprenis, ne por perforte konkeri la cxielon, sed por venigi la
diajxon de l' amo kaj paco sur cxi tiun per fratmortiga sango
surversxatan teron.
Cxar li restis fidela en sia spirito al tio, kio estis la plej alta
en la gento, el kies sango li devenis,--li estis fidela al la revoj
kaj idealoj de l' profeto Izajo, antauxdirinta sep jarcentojn antaux
nia tempkalkulo, antaux la parolo evangelia, la pacon al homoj kaj al
popoloj de bonvolo.
La diro de Izajo: "Kaj ili transforgxos la glavojn en plugtrancxilojn
kaj lancojn en falcxilojn, ne levos popolo kontraux popolo la glavon,
nek ili ekzercigxos por militbatalo!" lumis al li kiel stelo
gvidanta!
[Illustrajxo: Varsoviaj samideanoj kun majoro Neubarth.]
Li fermis la okulojn jam tro dolorantajn pro la vido al kruelajxoj
kaj detruajxoj de l' milito, kaj mallauxte li foriris de ni,
kiam li jam rajtis foriri--kiam la mondo kun abomeno malfermas la
okulojn konstatante la senpensecon de gxeneralaj amaso-bucxoj kaj
krimoj, kaj gxi etendas la sopirantajn manojn al sagxa paco sub la
signo de l' interfratigxo de liberaj kaj egalrajtaj popoloj!
Malkompreno tiun puran idealismon de Zamenhof nomis kosmopolitismo,
forgesante, ke li per koro kaj ago konfesis, kion aliaj konfesas nur
per la busxo kaj kio estas la eterna religio de l' idealo.
Sed li estis bona filo de la tero, sur kiu li naskigxis: cxar gxuste
en lia animo per potenca ehxo plusonis la parolo de gxia plej granda
bardo Mickiewicz, kiu ecx al malamikoj de sia patrujo en la
malproksima nordo kun sia kolombe pura koro anoncis la liberan
tagigxon, kaj kiu pri la ekzilita popolo veninta el la oriento ne
parolis alie ol: "Fratoj miaj plimaljunaj, Izraelidoj".
Sed venos momento--venos jam en la jaro sekvonta, kiam por Esperanta
kongreso en Varsovio amase kunvenos delegitaroj el cxiuj mondofinoj
kaj pilgrimos al tombejo malnovtestamenta, al la tombo de Ludoviko
Zamenhof en Polujo kaj klinos antaux gxi la verdajn standardojn de l'
espero--venos la momento, ke cxi tiu urbo, tiel inklina al sinceraj
entuziasmoj, kaj post gxi la tuta lando pola, malfermos la okulojn
kaj komprenos, kiom da gloro-radioj tiu granda filo donacis al sia
hejmlando.
Kaj ne supozu, ke estis facile
|