FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   >>  
tamen reprezentas valoran memorajxon pri la historia ceremonio. Ni esperas, ke cxi tiu verketo trovos la aprobon de la tutmondaj samideanoj kaj instigos ilin je ricxa donacado al la fondo starigita por konstrui monumenton sur la tombo de la Majstro, dum iu estonta universala kongreso aux pilgrimado al Varsovio. _Varsovio_ kaj _Kolonjo_, julio 1921. _La Eldonantoj._ Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'! Ho, mia kor'! Post longa laborado Cxu mi ne venkos en decida hor'? Suficxe! Trankviligxu de l' batado, Ho, mia kor'! [Illustrajxo: D-ro L. L. Zamenhof.] Enterigo de la Majstro. De Leo Belmont. En tago malluma, malvarma, pluvanta, Ni Majstron venigis al lasta ripoz' ... Gxi estis ne pluvo, sed ploro kantanta, Gxin kreis el larmoj angxel-virtuoz'! Ne estis videblaj standardo-portantoj, De miloj da kantoj ne iris la son'! Tra limoj fermitaj ne venis lernantoj, Alfluis mokante nur bru' de kanon'! Irado funebra mokante atestis Pri vero maldolcxa, pri sorta sever'! Geni' de profeto plen-fremda ja estis Al homoj vivantaj en sama la ter'. Ne venis la poloj kadavron honori, De filo Pol-landa, de monda sagxul'! La mond' malproksima lin sciis priplori, Sename, aux moke bruadis Vistul'! Malricxaj hebreoj nur venis post cxerko, Cxar mortis bonkora helpant'-okulist'! Kaj ili ne sciis pri granda la verko, Ne sciis, ke mortis la mond-bonfarist'! Nur iris post cxerko vidvin' cxagrenita, Kaj florojn portanta fidel-amaset'! Vi korojn ja havas, Poluj': Enskribita En ili do estas, ke mortis profet'! Malricxa funebro en tago pluvanta ... De lasta adiaux-honormanka hor'! La tombo modesta, la tomb' esperanta, Ho, kiel sangadis en mi pola kor'! Eksangis pro honto, sangigxis dolore, Sed kiam paroli komencis mi, jen-- El cxerko elkreskis flugiloj favore Kaj flugis per ili la Majstra reven'! Kaj antaux la tombo animo ne svenis, El cxerko la viva sonigis min vort' ... Spirit' Via, Majstro, sur manojn min prenis, Parol' mia estis espero kaj fort'! Mi rave rakontis pri amplena sono De miraj kongresoj, pri glora etern'-- En Cambridge, Gxenev', Vasxington', Barcelono, En Dresden, Antwerpen, Bulonjo kaj Bern'! Pri tagoj de Krakow, ho, ne forgesitaj, Miraklo farigxis--rigardis mi tuj: Cxirkauxe eklu
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   >>  



Top keywords:

cxerko

 
Majstro
 
mortis
 

mokante

 
Varsovio
 
pluvanta
 
vidvin
 

cxagrenita

 

portanta

 

florojn


Bulonjo
 
granda
 

Antwerpen

 
bonfarist
 
profet
 

Dresden

 
Malricxa
 

Enskribita

 

amaset

 

korojn


Krakow

 

helpant

 

Cxirkauxe

 

priplori

 

Sename

 

malproksima

 

sagxul

 
bruadis
 
bonkora
 

forgesitaj


funebro

 

Miraklo

 
farigxis
 

Vistul

 

Malricxaj

 

hebreoj

 

rigardis

 

okulist

 

Barcelono

 
Majstra

antaux

 

svenis

 

flugiloj

 

favore

 
flugis
 

amplena

 

manojn

 

prenis

 

espero

 

Spirit