ko de
nia kara Majstro. Foriris en la regnon de l' eterneco geniulo, kies
venon sur la teron atendis jarcentoj, kiu estis kvazaux elektita de
l' Providenco, ke li fine solvu la gravan problemon de lingvo
internacia, pri kiu antaux li multe da pensuloj revis kaj vane
laboris.
Sed, parolante al vi, karaj samideanoj, cxu mi bezonas prezenti la
grandajn meritojn de l' mortinto rilate al la homaro kaj la patrujo?
Cxu mi bezonas rakonti al vi, kiel nia Majstro, ekaminte sian ideon
en la infaneco, restis al gxi fidela gxis sia lasta spiro? Vi ja
scias, kiom pezajn oferojn li faris por la efektivigo al sia verko:
"La junecon li ploranta
Metis mem sur la altaron
De la devo ordonanta",
kiel li mem konfesas en sia unua kanto. Vi scias, kiel nia Majstro
longe vivis en mizero, metante cxiujn siajn moralajn kaj materialajn
rimedojn sur tiun altaron. Nur malrapide maturigxis la fruktoj de lia
penado. Fine li farigxis fama en la mondo, centoj da miloj elparolis
lian nomon kun plej grandaj amo, respekto kaj admiro; d-ro Zamenhof
kvazaux regxo estis adorata de sia interspirita regno; sed malgraux
cxiuj honoroj li cxiam restis same modesta.
[Illustrajxo: Entombigo de la cxerko.]
Sed mi ne bezonas pentri al vi la larme puran karakteron de
nia Majstro, vi konas gxin, same, kiel la grandecon de lia
tuthomara verko, same, kiel cxiun pli gravan momenton el lia vivo.
Unu tia momento vive al mi prezentigxas en la nuna funebra horo: Kun
kortusxo mi rememorigas al mi, kiel, antaux tridek jaroj, mi la unuan
fojon salutis nian Majstron en la lingvo internacia: tiam okazis la
unua interparolo Esperanta. Cxu tiam mi povis antauxsenti, ke mi
staros cxe via cxerko, por diri al vi, kara amiko, la lastan: adiaux!
en Esperanto! Adiaux! Kaj gxis revido en pli bona mondo sen doloroj
kaj suferoj! Sed ne! vi ne foriras, vi vivas kaj vivos eterne en la
mondo, kiam ni, viaj fidelaj lernintoj, jam longe estos foririntaj;
vi vivos en la koroj de niaj posteuloj, cxiam pli granda, cxiam pli
adorata bonfaranto de l' homaro. Vi eniris en la panteonon de l'
senmortaj geniuloj. Tio estu konsolo ankaux por vi, funebranta,
grandanima lia vivkunulino, kiu lin tutkomprenis kaj cxiam kuragxigis
dum la malfacilaj momentoj de lia vivo.
Arbeto, kiun, Majstro kara,
Vi plantis cxe Vistul-rivero,
Elkreskis gxis lazuro klara,
Etendis brancxojn cxirkaux tero.
En niaj koroj, granda homo,
Jam staras viaj monumentoj,
La gloron de l' benata nomo
|