-a, la funebra procesio estis
forlasonta la domon sanktigitan de la spirito logxinta en gxi,
de la vivo kaj agado de tuthomara bonfaranto.
Jam je la 2-a horo sur strato Krolewska, apud la domo n-ro 41,
komencis kolektigxi multe da homoj, por akompani la mortinton. Inter
ili krom la membroj de l' familio la Varsovia esperantistaro faris al
li la lastan honoron; la eksterlandajn esperantistojn reprezentis nur
s-ro majoro Neubarth kaj alia germana samideano. Cxe la sono de l'
tria horo la cxerko estis elportata kaj la irantaro ekmovigxis; de
strato al strato novaj aroj aligxis, gxis la procesio post 1-1/2
horoj alvenis cxe la tombejo. Tie atendis s-ro kantoro _Sirsta_ kun
sia hxoro; kiam la funebra akompanantaro haltis, ili eksonigis
religian kanton.
Nun predikanto de la Varsovia templo, d-ro fil. _S. Poznanski_,
detale parolis pri la vivo de l' funebrato, ke d-ro Zamenhof kiel
kuracisto tute fordonis sin al zorgado pri la malricxuloj, kaj ke li
akiris gravecon en la mondo.
Post li la multjara amiko de nia Majstro, _Leo Belmont_, kelkfoje
interrompate de la afekcio-esprimoj de l' auxskultantoj, per unuhora
pola parolado al la cxeestantoj elmontris la signifon de la vivoverko
de l' foririnto kaj kiel la mondo dankis pro gxi. Jen la Esperanta
traduko:
"Funebraj auxskultantoj!
Tra la mistera pordego inter vivo kaj morto homo eminenta trairis,
per pasxoj same mallauxtaj, kiel dum sia tuta vivo, li trairis en
senmortecon!
Cxar mortis nur viro modela, patro amema, frato perfekta, amiko
elkora, kuracisto diligenta kaj oferema, civitano de noblo
eksterordinara kaj homo mirinde dolcxa--kaj nur lian morteman
restajxon ni, humiligxante al la legxoj de l' senkompata naturo,
redonas al teropatrino ...
Sed Ludoviko Zamenhof, genia spirito, kreinto de verko ame
cxirkauxprenanta cxiujn popolojn de l' tero, profeto gvidanta ilin
sur la vojon de frateco per la eblo de reciproka interkomprenigxo--ne
mortis, cxar li estas senmorta! La limoj, fermitaj en la tempo de la
terura milito, ne permesis al amasaj aroj de liaj adorantoj kaj
lernantoj, rapidi el cxiuj landlimoj kaj respekte klini la verdajn
standardojn de Esperanto cxe la sankta cxerko de l' kara Majstro.
Akompanas lin por lia lasta vojagxo nur malgranda areto da homoj.
Cxar laux fatala legxo pezanta sur cxiuj grandaj spiritoj, kiuj
laboras por estontaj generacioj kaj longaj centjaroj--la genia verko
de Zamenhof ankoraux ne estas komprenata kaj taksata de la homa socio
|