oloreg' kaj turment'!
Sed ve! Bedauxrinde ne trompas oreloj!
Ne estas gxi songxo, nek iaj fabeloj!
Sed pura la ver' en kruela la form':
La majstro eterne ripozas en dorm'!
Cxu scias almenaux, vi mort' senkompata,
Ho, kiun forrabis el nia vi rond'?
Cxu scias vi, ke tiu homo amata
Por miloj ja estis la gxojo en mond'?
Cxu scias vi, ke liaj flamaj paroloj
Celadis fratecon de cxiuj popoloj
Kaj fondon de granda komuna altar',
Cxe kiu kunigxus, fratigxus homar'?!
Ho, ne! Vi ne scias, cxar certe alie
Vi estus aginta en tiu okaz'!
Vi ankaux deziras, ke mond' harmonie
Kunvivu sur paca kaj ama la baz'!
Pli frue-malfrue vi devas alveni
Kaj nin de la mond' por eterne forpreni!
Ho, kial do tiu surtera moment'
Ne estas felicxo, sed ve' kaj turment'?
Jen kion de longaj jarcentoj, jarmiloj
Ne povas, ne volas kompreni la mond'!
Kaj sin reciproke mortigas terfiloj
Anstataux kunvivi en paca la rond'!
Cxi tion komprenis la Majstro plej bone
Kaj sola laboris fervore, sindone
Dum tuta la vivo, dum cxiu ajn hor'--
Gxis bati nun cxesis plej nobla la kor'!
Kaj semoj jxetitaj de lia manparo
Ne estis nun vanaj, ne restis sen cel':
Elkreskis fruktarbo por tuta homaro
Sub signo de sankta kaj verda la stel'!
Kaj ni, liaj anoj, ni forte nin tenu
Kaj solan la taskon ni bone komprenu:
Labori, labori sen fino, sen lac'--
Gxis venos frateco, eterna la pac'!
Jen estas de l' Majstro plej sankta deziro,
Kaj ni gxin respektu gxis lasta la hor'--
Cxar nobla gxi estis kaj alta inspiro
Vivinta en kara, modesta la kor'!
Ni iru kun kredo je venko la fina,
Kaj nin ne timigu la mondo obstina,
Nek baroj, malhelpoj, nek ia potenc'--
Benado, felicxo--la fin-rekompenc'!
Funebraj eksonas tra l' mond' sonoriloj ...
Funebre sin portas kantado sen bru' ...
Malgxoju! Malgxoju! Ho, cxiuj terfiloj:
La Majstro, la Majstro ne vivas ja plu!
Sed vivas la frukto de lia laboro!
Sed vivos la verko, genio kaj gloro!
Kaj vivos eterne, eterne sur ter':
Stel' lia! Stel' bela de Sankta Esper'!
Alvoko
al tutmonda monkolekto por monumento
al D-ro L. L. Zamenhof.
Internacia Komitato:
_Iniciatintoj:_
Prof. Th. Cart, Paris.
Generalo Sebert, Paris.
D-ro W. Robin, Varsovio.
S-ro Ed. Stettler, Bern.
_Organiza Komitato:_
S-ro J. M. Warden, Edinburgh.
S-ro Advokato W. M. Page, Edinburgh, 31 Queen Street, Hon. Kasisto.
|