kaj sur la
monumenta sxtono de Kosciuszko. Urbaj teatroj por lia honoro kaj en
lia lingvo donis prezentadojn de "Halka" kaj "Mazepa"....
Kaj la salminejoj de Wieliczka, ensorbante pli ol milon da
gastoj-esperantistoj, estis iluminataj same, kiel ili estas
iluminataj, por akcepti la imperiestron auxstria-hungaran ...
Refoje lin honoris la dankema Helvetio en Berno ...
Kaj pretigxadis, por respektege lin akcepti dum la deka kongreso, la
cxefurbo de l' mondo--Parizo, kiam eksplodis la milito!
Stranga estas la sorto de cxi tiu homo--mirinda gloro--sed plej
mirinda estas tamen lia verko.
Aliaj homoj grandaj, gxuantaj mondfamon, posedas la ardan amon de
siaj samlandanoj kaj nur malardete brilantan estimon de fremdaj
nacioj. Sed la adora estimo por Zamenhof eligxadis per varmega flamo
de amo cxe cxiuj popoloj diverslingvaj, inter kiuj li aperis. Tio
estas la adoro de infanoj por patro,--amo de discxiploj por majstro.
Neniu granda homo tiel senpere, kiel li, renkontis filojn kaj
filinojn de tiom da popoloj. Li estis--parolante sen troigo--la plej
amata viro inter la popoloj de l' tuta mondo de la nuna epoko. Ankaux
lia gloro estos eksterordinara: Cxar mi klare, tra la nebuloj de l'
estonteco vidas la momenton, kiam en cxiuj cxefurboj de l' mondo
staros liaj monumentoj!
Kaj tiu antauxdiro neniun mirigos, kiu scias, ke Z. estis la sola
homo, kiu gxisvivis monumenton en fremdlando! Ludoviko Zamenhof havas
belegan monumenton en Franzensbad.
Ne cxi tie estas la loko, nek nun la momento konvena, ke mi priparolu
lian verkon.
[Illustrajxo: Parolado de havena komandanto sr-o majoro Neubarth en
la nomo de l' eksterlandaj esperantistoj.]
Suficxas diri, ke la lingvo, kiun li kreis, atingis la limojn de l'
Pacifika Oceano kaj de l' Atlantiko, ke gxi albatis la murojn de
Port Arthur kaj de Madrid, ke gxi lauxte sonis en Bombay, Pekin kaj
Jokohamo, ke gxi enpenetris la arbaregojn de Brazilio, la markolojn
de Meksiko kaj la urbojn de Usono, ke gxi ankaux ekpusxis la svedajn
fjordojn, la rokojn de Skotlando kaj la verdajn bordojn de Anglujo,
ke gxi transiris trans la pintojn de l' Alpoj kaj transsaltis la
Mezan Maron kaj trovis fajrujojn cxe la marbordoj de l' nordo kaj
sudo de Afriko--ehxe sonis el la predikaj katedroj en la katolikaj
pregxejoj de Krakovo kaj trovis korojn per amo batantajn en cxiuj
terpartoj de ambaux duongloboj de l' mondo.
Jen kial, dum mi priparolas tiun verkon, estas permesate por komparo
utiligi nom
|