laux sia valoro.
Sed ni ne miru pri tio ...
Cxar ankaux ni el cxi tiu funebra sekvantaro, liaj lernantoj kaj
adorantoj, ne kapablas hodiaux koncepti la gigantecon de lia verko
kaj gxiaj fruktoportaj efikoj. Por tio la fantazio ne suficxas.
Kaj tial, dum mi parolas cxe lia cxerko pri tiu cxi verko--same
senparola kiel elokventa--min kaptas, krom vocxon haltiganta emocio
cxe la amika korpo senviva, tremo kaj senkuragxeco cxe la spirito de
l' Majstro ...
[Illustrajxo: Parolado de s-ro ingx. Antoni Grabowski, prezidanto
de Pola Esperantista Societo.]
Cxar mi scias, ke malforta mia parolo ne suficxos por la malfacila
tasko. Pri kio mi estas parolonta, ja estas ajxoj, pri kiuj proklamas
la libro de Hiobo:
"Pro tio mi konfesas, ke mi ne komprenis, cxar pli mirindaj estas
tiuj aferoj, ol ke mi povas ilin kompreni kaj koncepti."
Verege mirindaj!
Ja, tiu homo, kiun ni hodiaux tiel modeste, tiel senbrue
enterigas,--homo naskita ie en malricxa juda urboparto de Bialystok
sur pola tero, kasxigxanta ie en strato Dzika (="Sovagxa")--el tiu
strato sur la sxtupoj de l' gloro venis en la grandajn centrojn de
Euxropo kaj Ameriko kaj spertis monarhxajn respektegajxojn de
reprezentantoj de plej brilaj kulturoj kaj de entuziasmigitaj amasoj
de naux kongresoj!
Ornamis lin per la kruco de l' Honora Legio la Franca Respubliko kaj
por lia honoro en Boulogne sur Mer sonis la Marseillaise! Per
standardoj, por lin akcepte saluti, ornamigxis la gxojigita Gxenevo.
Armea eskadrono parade marsxis antaux li en la antikva Cambridge, kaj
profesoroj de l' angla Triunuo-kolegio klinis antaux li kun respekto
la kapojn cxe la enirejo ...
La tuta policanaro en Dresdeno lernis lian lingvon, por afable servi
al milo da gastoj, kiuj rapidis el cxiuj landoj, por rigardi lian
vizagxon, kvazaux cxielarkon, kaj auxskulti lian mildan vocxon.
Barcelono resonis de la entuziasmaj krioj, auxdigantaj sur la
stratoj: "Vivu Zamenhof! Vivu Esperanto!"[3]
Washington sentis la tagojn de l' kongreso kvazaux grandajn
festotagojn de la libera Ameriko.
La studentoj en Antverpeno maljungis la cxevalojn kaj en triumfo
tiris la kalesxon kun la hontigita per la honoro-signoj, cxiam
modesta Majstro.
La antikva Krakovo fiere radiis, salutante lin, kaj gxojis vidante,
kioma amaso da pilgrimantoj el multaj popoloj sekvis lin, por viziti
la monumentojn de Vavet, por demeti florkronojn kaj verdajn
standardajn cxe la piedestalo de la statuo de Mickiewicz
|