o kaj kiun nun eldonos La Brita kaj Eksterlanda Biblia
Societo; gxi jam publikigis (en 1912) la tradukon de la Nova
Testamento.
[2] Li mortis la 27-an de julio 1916 en Driak; la sciigo nur
post longa prokrasto alvenis tra Kopenhago.
[3] Laux raporto de cxeestinto, Belmont en cxi tiu loko
menciis ankaux, ke Alfonso de Hispanlando d-ron Zamenhof faris
komandoro de la ordeno de Isabella Katolika, la plej alta hispana
dekoracio, kaj ke Carmen Silva, la mortinta regxino de Rumanujo,
donacis al li sian bildon.
La Majstro mortis.
Ne estis mi tie,
Pregxante plorpie:
Katenis min sklave Siberio.
La famon, ne brue,
Nur poste, malfrue,
Simile al ehxo de mortkrio
Mallonga sciigo alportis:
"La Majstro mortis!"
Sed scias mi sente,
Ke oni sensente
Plezurojn pelante babiladis,
Ecx kiam plorante,
La cxerkon portante
Amaso funebra trapasxadis.
Mallonga sciigo alportis:
"La Majstro mortis!"
Por ili, jen, homo,
Ecx malpli--nur nomo
Sin kasxis por cxiam en la cxerko;
Por ni, funebrantoj,
Por pacbatalantoj
Gxi gardas kreinton de Mondverko.
Mallonga sciigo alportis:
"La Majstro mortis!"
_Julio Baghy._
[Illustrajxo: La tombo.
Fotografejo Studio, Varsovio, Marszalk. 88. Eldonas Pola Esp. Soc.]
Je memoro de nia Majstro.
Originale verkita de Feliks Hiller.
Funebraj eksonas tra l' mond' sonoriloj ...
Funebra sin portas kantad' en aer' ...
Malgxoju! Malgxoju! Ho cxiuj ni filoj
Kaj anoj de bela kaj sankta esper'!
Jen supren la vojon al blua cxielo
Sin levas kaj flugas de l' morto angxelo,
En brakoj la liaj, en suna radi'
Trovigxas de l' mondo plej granda geni'!
Kaj mondon trakuris sciigo terura,
Sciigo Hioba, parol' de infer'!
Ve-krioj auxdigxis, gxemad' senmezura,
Kaj miloj da homoj ekploris sur ter'!
En cxiuj mondpartoj, en cxiuj anguloj
Trovigxis malsekaj de larmoj okuloj--
Kaj miloj da lipoj ekflustris sen bru':
La Majstro, la Majstro, ne vivas li plu!
La Majstro karega! La Majstro amata!
De l' mondo estinta, estonta geni'!
La hom', kiu faris la teron benata
Kaj revis pri vera fratec', harmoni'!
Jes, tiu cxi homo, cxi tiu angxelo!
De l' mondo profeto! De l' mondo juvelo!
Kreinto de bela, plej alta ide'--
Jam fermis okulojn por cxiam, ho ve!
Cxu vere ne estas gxi songxo terura?
Cxu vere ne trompas min mia auxdsent'?
Mi kredi ne volas, cxar kredo cxi nura
Jam estas por mi d
|