ilium meum!_"[2] Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens kriplige
legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, cxar antauxhieraux, kiam lia
patro estis cxe edzigxofesto en Vinge, li estis kun Petro la cxasisto
en la arbaro de Lindum, kaj -- Dio protektu nin! -- sovagxa virporko
desxiris lian pantalonon. Li mensogis al sia patrino kaj diris, ke
virbovo de Thiele faris tion, sed sxi donis al li fortan vangofrapon
-- _habeat!_[3]
[Piednoto 2: Mi dezirus, ke tiu cxi estus mia filo.]
[Piednoto 3: Li havu gxin!]
F[/o]ulum, Calendis Januar. 1709.
_Proh dolor!_ Sinjoro S[/o]ren estas morta! _Vae me miserum!_ Kiam ni
sidis cxetable kristnask-vesperon, li flanken sxovis sian kuleron kaj
rigardis Jens'on longe kaj melankolie -- "_fregisti cor meum!_"[4]
diris li gxemante kaj eniris la dormocxambron. Ho ve! li ne plu
ellitigxis. Depost tiu tempo mi vizitis lin cxiutage, kaj li donis al
mi multajn bonajn konsilojn kaj instruajxojn; sed nun mi lin vidos
neniam plu.
Jxauxdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris
farante al mi kvazaux paroladon kortusxantan: "Dio donu al mia filo
honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia
kapo refalis sur la kusenon, li flustris: "_Pater! In manus tuas
committo spiritum meum!_"
Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke la sinjorino levis la
antauxtukon al la okuloj, mi kuris eksteren tute malgxoja. Eksterdome
staris Jens ploranta. "_Seras dat poenas turpi poenitentia_,"[5]
pensis mi; sed li falis sur mian kolon kaj ploregis. Dio pardonu al
li lian petolemecon! Tio malgxojigis min plej multe.
[Piednoto 4: Vi rompis mian koron.]
[Piednoto 5: Lia pento venas tro malfrue.]
F[/o]ulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX.
Hieraux mia kara patro iris al Viborg por sercxi domon, kie mi povos
tagmangxi, kiam mi iros lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi
legas la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, kaj
patrino diras, ke ne valoras legadi cxe lamplumo. Mi ne povas fini
cxi tiun leteron al Tuticanus -- ho, estis tute alie, kiam vivis la
bona sinjoro S[:o]ren! _Eheu! Mortuus est!_
Cxi tiu vintro estas terura! Cxielo kaj tero kvazaux unuigxis;
negxamaso sternigxas de nia tegmento gxis la garbejo. Estintan nokton
Jens pafis du leporojn en nia brasikgxardeno -- li baldaux forgesis
pri sia patro. Sed se la cxasisto Petro ekscios tion, li ekkoleregos.
F[/o]ulum, Idibus Januarii MDCCIX.
Patro ankoraux ne rehejmigxis, k
|