rapikas mian koron per trancxilo -- --
Ho, kara cxielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi
al li diris tion pri la geedzigxo, li tiel forte pusxis la pafilon
teren, ke la pafiltenilo dispecigxis, kaj tiam li kuris kun la stumpo
en erikejon. Mi do ne estas la sola malsagxulo en la mondo.
Thiele, la 16-an de Decembro 1711.
La variolo atakis frauxlinon Sofian. Ve! Kiel mi tremas pro sxia
vivo! Ho, se mi povus morti anstataux sxi, sed mi povas havi tiun
malsanon nur unu fojon. Sxia bela vizagxo estas tute kovrata de
ulceroj.
Thiele, la 19-an de Decembro 1711.
Cxi tie estas granda malgxojo. Frauxlino Maria mortis, kaj la sinjoro
estas nekonsolebla; sed la sinjorino parolas nur pri sxia enterigo
kaj kiel tio okazos. Frauxlino Sofia ja sekvos sian fratinon, cxar
sxi estas tre malsana. Lia ekscelenca mosxto estas forvojagxonta. --
Felicxan vojagxon! --
Thiele, la 13-an de Marto 1712.
Refoje mi ellitigxis post longdauxra malsano. Mi kredis, ke gxi estus
la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos
ankoraux momenton en tiu cxi cxagrenejo -- tio estas lia volo -- kiu
estu! Estas al mi, kvazaux mi forsavis min de la morto, kaj sxajnas
al mi, ke tiu tri-monata malsano dauxris tri jarojn. Hieraux mi sxin
revidis unuafoje de post mia enlitigxo, kaj ecx kun malkonsterno,
preskaux mi kredus, ke la malsano forprenis kun si mian malsagxan
amon. Sxi estis iom pala, kaj mi opiniis, ke sxi ne aspektis tre
gxoje. Ho ve! Sxi ne havas specialan kauxzon por tio. Lia ekscelenca
mosxto revenis la estintan semajnon, kiel mi auxdis. Li sendube estas
granda dibocxulo; antaux nelonge mi vidis tra fendajxo de mia pordo,
ke li kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. Ho, la
kompatinda frauxlino Sofia! Se mi estus lia ekscelenca mosxto, mi
sxin alpregxus kiel angxelon de la cxielo.
Thiele, la 1-an de Majo 1712.
Lia ekscelenca mosxto forvojagxis kaj lasis tie cxi sian karulinon.
Si jam enuigis lin, -- Dio pardonu min! -- mi kredas, ke li same
enuigis sxin. Sxi sekve ne plu sopiras je li, cxar sxi estas tiel
vivoplena kiel antauxe, preskaux pli vivoplena; tamen de tempo al
tempo iom fiera. Kelkfoje sxi parolas al mi kvazaux al almozulo kaj
kelkfoje kvazaux mi estus sxia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskaux
kredas, ke sxi min mokas --. Mi ne estigxis ankoraux sagxa, cxar sxi
povas fari min gxoja aux malgxoja, tute laux sia placxo.
Thiele, la 3-an de Junio 1712.
|