i gajnos la ludadon!"
Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia
vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon.
"Hura!" ekkriis nia sxipestro, kaj ni cxiuj imitis lin; sed la
kaperistoj deflankigxis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la
masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj
gxojaj, cxar neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis
trans kaj tra nia sxipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman,
estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj ecx laux mirinda maniero.
Li kusxis en la lito de la sxipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo
komencigxis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la
kugloj.
"Morten!" li diris: "_quid hoc sibi vult?_"[8] Sed antaux ol mi
respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si
la pipon -- kiu elstaris el la lito -- kaj la pipekstremajxo faris
truon en lia palato. Nun ni estas ekster dangxero kaj en la haveno.
Kiel dolcxa estas la ripozo post tia batalo!
[Piednoto 8: "Kion signifas tio?"]
Kopenhago, la 2-an de Junio 1711.
Mia kapo estas plenplena je cxiuj strangaj aferoj, kiujn mi auxdis
kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, cxar unu forpelas la
alian kiel nuboj dum ventego. Sed la plej stranga el cxio estas, ke
mi estas senigota de mia enamigxo. Ju pli longe mi restas tie cxi,
des pli malmulte mi sopiras je frauxlino Sofia, kaj mi preskaux povus
kredi, ke estas ankaux belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus
notajxojn pri _Ovidii remedium amoris_, tiam mi rekomendus ekskurson
al la cxefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontraux tiu
dangxera malsano.
Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711.
Ho, indulgema cxielo! Kiom mi travivis! Kiom da cxagreno kaj
mizerajxo mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj
ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel musxoj cxirkaux mi, sed mi
malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi
diros, kiam mi rehejmigxos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antaux ol
li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio
gxin indulgis -- glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj
teruraj tagoj, mia koro rompigxas.
Kun timo kaj senparole ni sidis de l' mateno gxis la vespero en nia
izolita domo, rigardis unu la alian kaj gxemadis. Nur malofte ni
rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antauxe sxvarmadis
multaj homoj; de tempo al tempo ia _triste figure_ sxan
|