le, la 17-an de Junio 1710.
Kiel dezerta sxajnas al mi la bieno kaj enuiga. La gesinjoroj estas
for kaj revenos post ok tagoj. Kiel mi pasigos ilin? Mi havas
plezuron por nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, kaj
mi ne gxin purigas. Mi ne povas kompreni, kiel Jens kaj la aliaj
povas esti tiel gxojaj kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke gxi
kauxzas ehxon en la flanka konstruajxo -- mi gxemas kiel botauxro.
Ho, frauxlino Sofia! Ke vi estu farmista knabino aux mi princo!
Thiele, la 28-an de Junio 1710.
Nun la bieno staras antaux miaj okuloj, kvazaux gxi jxus estus
kalkpentrita kaj ornamita. La arboj en la gxardeno ricevis delikatan
koloron, kaj cxiuj homoj aspektas tiel mildaj. -- Frauxlino Sofia
rehejmigxis, sxi eniris tra la pordego kiel la suno tra nubo; tamen
mi tremetas kiel poplofolio. Estas bone kaj samtempe malbone esti
enamigxinta.
Thiele, la 4-an de Oktobro 1710.
Ni havis belegan cxasadon hodiaux! La arbaro de Hvidding enhavis pli
ol tricent pelistojn, cxar ili venis de Viskum kaj Fussing[/o] kun
cxiuj siaj cxashundoj. Cxe tagigxo ni estis jam tie venintaj de
Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika nubo kovris la tutan
cxirkauxajxon: oni vidis nur la pintojn de Bavu-altajxoj super gxi.
Tre malproksime ni povis auxdi la bruantajn pasxojn de la pelistoj
kaj kelkan bojadon de hundoj.
"Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, "mi povas auxdi la
cxasistojn."
"Jen ili ankaux venas de Fussing[/o]," diris Jens, "tio estas
Perdriks, kiu bojas."
Ni povis vidi ankoraux nenion pro la nubo, sed ni auxdis la bruadon
de veturiloj, la spiradon de la cxevaloj, kaj la paroladon kaj
ridadon de la pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo forigxis iom
post iom. Estigxis plena de movado cxiuflanke. La arbaradministranto
jam komencis ordigi la pelantojn, oni auxdis ilin flustri al tiuj,
kiuj volis paroli lauxte, kaj kelkfoje ekmovigxis la bruiloj. De
okcidento kaj sudo cxasistoj venis veturantaj kaj post ili sekvis
veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis trans la plankoj de la
veturiloj, kaj de tempo al tempo altigxis hundkapo, kiu ekhavis
vangfrapon de la cxasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem decxevaligxis kaj
irinte lauxlonge de la longa valo, li haltis en la mezo de la arbaro.
Tie li fajfis, kaj subite la kornludisto ludis gajan melodion. La
hundoj estis malkunigitaj, kaj baldaux ili bojis, unu post la alia
kaj fine cxiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj cervoj aperis kaj malaperis
sur
|