la arbarkovrita monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj gxia
ehxo auxdigxis gxis en la valo. La pelantojn mi ne povis vidi, sed
mi auxdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo aux leporo volis
preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaux la
matenmangxo. Dum la matenmangxo la hundoj estis kunligitaj kaj la
kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje cxasis. Vidu: jen cxe la fino
de la valo ekhaltis du veturiloj kun cxiuj sinjoroj kaj frauxlinoj
kaj inter ili frauxlino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, cxar kiam
mi ekvidis la frauxlinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antaux
la vespero la arbaro estis senigita de cxasotajxo kaj la cxasado
finigxis. Ni cxiuj ricevis tridek el la pafitaj cxasajxoj, kaj junkro
Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata
per muzikajxo de la kornoludisto.
Thiele, la 17-an de Decembro 1710.
Hieraux mi sekvis mian karan patrinon al sxia ripozejo. La nova
predikisto -- Dio rekompencu lin pro tio! -- honoris sxin per funebra
predikajxo, kiu dauxris sep kvaronojn da horo. Sxi estis al mi bona
kaj kara patrino -- Dio donu al sxi felicxan revivigxon!
[Tri krucosimboloj]
Thiele, la 23-an de Januaro 1711.
Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris gxin de post la
sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj
malgxojiga vetero. Pasintan jaron en tiu cxi tempo ni veturis al
Fussing[/o]; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel
blanke kiel argxenta telero sur la blua cxielo kaj jxetis nigrajn
ombrojn sur la vojoflankon en la blankan negxon. Mi klinis min tiel,
ke mia ombro kunfandigxis kun tiu de frauxlino Sofia, tiam sxajnis al
mi, kvazaux ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj
gxi reblovis sxian dolcxan elspiron -- mi gxin enspiris kiel vinon --
ho ve, mi malsagxulo! mi enamigxinta malsagxulo! je kio utilos al mi
cxiuj tiuj pripensadoj? Dimancxon mi vojagxos al Kopenhago kun junkro
Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos,
antaux ol venos la monato Majo. -- _Ah, mademoiselle Sophie! adieu!
un ['e]ternel adieu!_
Sur la maro inter Sams[/o] kaj S[:a]lland, la 3-an de Februaro 1711.
La suno subiras post la kara Jylland; gxia rebrilajxo sternigxas
malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi
imagas, ke gxi min salutas de mia hejmo -- ve, tio estas tre
malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimigxas.
Kion do oni nun faras en Thie
|