FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   >>  
le? Io tintetas en mia dekstra orelo, -- -- cxu tio estas frauxlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi estas ja nur malricxa servisto, kiel do sxi povus pensi pri mi, same kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun krucigitaj brakoj? -- li rigardas tiel ofte norden -- kio do estas tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!" Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711. Nun mi scias, kio estas milito -- mi cxeestis batalon kaj -- glorata estu la Sinjoro de Zeboat! -- ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, kiel diris la sxipestro. Matene, tuj kiam tagigxis, ni vidis ilin je distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis. "Cxu estas inter la pasagxeroj kelkaj, kiuj havas la kuragxon batali kontraux la svedaj gastoj?" diris la sxipestro. "Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto havas ankaux unu; cxu ni foje klopodos la cxasadon, Morten?" "Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi sxargxis niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la sxipkelo, cxiu havis sian muskedon kaj la sxipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem; la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn. "Cxu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis. "Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas nin tiom, kiom ili povas; vi auxdos baldaux iliajn kanonojn; sed se vi timas, vi povos iri hejmen kaj kusxigxi antaux la komodo de via patrino." Subite strio da fumo rulis de la sveda sxipo, kaj tuj poste ni auxdis teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaux nova ekpafo auxdigxis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forsxiris spliton de nia masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj cxio krakis cxirkaux mi. Sed la sveda sxipo tiom alproksimigxis al ni, ke la kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis por la unua fojo, estis al mi, kvazaux mi partoprenis pelcxasadon. La svedoj alproksimigxis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj pafis al ili je cxiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe per la kugloj de la junkro kaj de mi. "Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaux trafi svedon, kiam li staras senmove!" li diris. "Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Cxu vi vidas la svedan kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj n
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   >>  



Top keywords:

sxipestro

 

junkro

 

kugloj

 

Morten

 

kapitano

 

alproksimigxis

 
ankaux
 

pafilon

 

respondis

 

kaperistoj


svedaj
 

servisto

 

auxdis

 

ekkriis

 

knabegoj

 

Viglaj

 

krakadon

 

bruadon

 
svedan
 

Subite


teruran

 
kapitanon
 

demandis

 

diablo

 

kanonojn

 
iliajn
 

auxdos

 
baldaux
 

hejmen

 

patrino


komodo

 

velatingas

 

kusxigxi

 

granda

 

antaux

 

Multaj

 

pafiloj

 
atingi
 

cxirkaux

 

precipe


ekbatis
 
krakis
 

kaperojn

 
fortoj
 
svedoj
 
kajuto
 

staris

 

pelcxasadon

 

partoprenis

 

kvazaux