ion.
Cxiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata de kasxita
gxojo, kiu mokas pri mia pento. Mi sentas tion: mi sopiras ripeti
tiun malbonfaron, kiun mi devus malbeni.
"Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn mi provis eldiri; sed
tiam sxi sin eltiris el miaj brakoj kun ekkrio, kaj -- mi estis sola.
La pordo knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, cxu cxio tio
estas fantomajxo.
Ho! kial sxi forkuris? kial do sxi eniris al mi nevokita, netentita?
Cxu sxi min amis, kiel mi amis sxin, silente, interne, brulante?
Thiele, la 6-an de Marto 1713.
Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! Honesteco jam ne ekzistas,
virto kaj honoro estas piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Cxu mi
estas pli bona ol sxi? Cxu mia peko estis pli malgranda, cxar mi
kredis, ke mia amo estas pli granda? Ho ve, mi akiris la rekompencon,
kiun mi indas, ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. Ho!
vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! estis tial, kial vi
eligis ekkrion kaj forkuris pro tio, ke vi auxdis mian vocxon. Tio do
estas malnova kutimo -- kiam vi sercxis mian liton -- ne, la liton de
Jens! Malnova amo, malnova peko! dum mi vin adoris, dum mi konsideris
vin kun respekto kiel sanktan angxelon, tiam vi amintrigis kun mia
kunservisto!
-- -- Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro dolcxaj rememoroj, mi
iris en la gxardenon. En malluma vojo mi vidis ion movigxantan --
sxajnis al mi, ke tio estas sxi. Rapide mi tien kuris -- estis sxi!
Jes, estis sxi, sed kiel mi sxin trovis? Sur la genuo de Jens, kun la
brakoj cxirkaux lia kolo -- ekterurite cxiu forkuris sian vojon, kaj
mi staris, kvazaux mi estis tuj falonta en abismon. La suno trovis
min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege -- mi tremis kiel
poplofolio. Ho, vi mizera trompa malvirtigita mondo!
Thiele, la 9-an de Marto 1713.
Mi sxin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita
rugxigxo trakuris sxian vizagxon, sxi cxirkauxrigardis en la cxambro
por ne vidi min. Mi sentis, ke mi farigxas malvarma kaj varma
samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj, sxi preteriris min
rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "_Silence!_" Samtempe sxi
premis mian manon, kaj jen sxi estis ekster la cxambro.
Thiele, la 13-an de Aprilo 1713.
Cxiuj en la bieno scias cxion: La sinjoro, la sinjorino, tuta la
bieno tion scias, kaj estas _Mamsel Lapus_, kiu gxin malkovris kaj
publikigis. La juna frauxlino volonte sxin moksxercis; sed
|