pozejon cxe miaj praavoj. Tio estas nenio kaj tamen ne tiel
malmulte; mi havas amikojn, konatojn sur kaj sub la tero. Tie staras
ankoraux la pomarbo ekster mia fenestro, gxi estigxis pli agxa, sed
forteco estas en gxia trunko, uraganoj kurbigis gxian kapon, kaj
sur gxiaj brancxoj kreskas musko kiel grizaj haroj sur la kapo de
maljunulo. Cxe la pregxeja muro mi vidas la grandan fraksenon, sub
kies blanka radiko mi enterigis la kompatindan Vaillant. Tiamaniere
mi rekonas multajn arbojn, multajn erike-kovritajn altajxojn kaj ecx
la senvivajn sxtonojn starantajn nesxangxe dum miljaroj, kaj kiuj
vidas generacion post generacio kreski kaj velki. La generacio, kiun
mi konis, ankaux malaperis. Nova sinjoro, novaj servistoj -- mi estas
fremdulo, alilandulo inter ili cxiuj.
Thiele, la 2-an de Septembro 1749.
Hodiaux forpasis kvindek-ses jaroj, de kiam mi vidis la lumon de la
mondo! Sinjoro Dio! kie estas tiuj jaroj? tiuj multaj miloj da tagoj?
Kie estas la gxojoj de mia juneco? Ili estas cxe miaj tiamaj amikoj.
-- Estis en cxi tiu sezono; ni vere gxuis la plezurojn de la cxasado.
Kiel gxoje tio okazis, kiam ni eliris en la matenon! La cxasistoj
ekkriis, kaj la hundoj bojis, kaj la cxevaloj piedfrapetadis tiel
senpacience kiel ni mem. Ni sercxis jen perdrikojn sur la erikejo,
jen la cervojn en la arbaro --, kun ludado kaj kantado ni iris
hejmen. Nun cxio estas tie cxi silenta kiel en monahxejo, la sinjoro
tute ne sin okupas pri cxasado. Silenteme kaj sole la cxasisto
eliras, kaj senparole li revenas: Tiu generacio estas malgxoja kiel
mi mem.
Thiele, la 12-an de Januaro 1751.
Estas trankvila belega vintronokto! Cxio, kion mi vidas, estas blua
kaj blanka. La luno forpelis antaux si la stelojn, cxar gxi volas
lumi sola. Tiel bele gxi lumis ankaux foje -- antaux multaj jaroj,
kiam mi kondukis la veturilon de frauxlino Sofia. Mia juna amo lumis
tiel hele kaj gxoje kiel la luno, kaj sxia estis ankaux pura kaj
nemakulita kiel la jxus falinta negxo. Nun mia amo estas malluma kiel
la erikejo, kiam vintre la negxo forfandigxis, kaj sxia -- se sxi
vivas ankoraux -- certe estas simila je valo de Siberujo post
superakvigxo, plena je mallumaj serpentformaj riveretoj plensxutitaj
de altajxetoj kaj renversitaj arboj.
"Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per granda puno pro malbonaj
faroj, tiam vi faras tion, por ke lia mizera korpo forfandigxu kiel
tineo; certege! Cxiuj homoj estas vantajxo!"
F[/o]ulum, la 12-an de M
|