ajo 1753.
Dimancxon por la unua fojo mi funkciis kiel dekano de Thiele kaj
Vinge. La favora sinjoro venigis min tien cxi, kiam li estis
mortonta. Nun mi logxas en la domo de mia patro; sed mi logxas
tutsola. Cxiuj amikoj de mia juneco jam delonge mortis; nur mi
postrestis kiel senfolia arbo sur la erikejo, sed post mallonga tempo
mi ripozos cxe ili kaj estos la lasta de mia generacio. Cxi tiuj
pagxoj estos miaj postsignoj.
Se iu -- kiam mi estos mortinta kaj for -- legos ilin, tiam li gxemos
dirante:
"Kiel la herbo estas nia vivo,
Kiel la flor' staranta sur la kampo
En plena belegeco, sed sen forto. --
Cxar kiam vento blovas trans la floron,
Rompigxas la trunket', perdigxas belegajxo,
Kaj oni ecx ne scias, kie gxi iam staris. --
Sed la kompatemo de Dio estas de eterneco gxis eterneco."
Maksimoj kaj Pensoj.
De Markizo de Maric['a].
La auxtoro, Markizo de Maric['a] (Marik['a]) estas la plej fama
brazila moralisto.
* * * * *
La bonfarado estas cxiam felicxiga kaj gxustatempa, se la prudento
gxin direktas kaj rekomendas.
* * * * *
La malsxparemulo povas esti bedauxrata, sed la avarulo estas preskaux
cxiam malsxatata.
* * * * *
La intereso klarigas la plej malfacilajn kaj malsimplajn fenomenojn
de la socia vivo.
* * * * *
La sensagxa agemo estas pli ruiniga ol la mallaboremo.
* * * * *
Malricxeco kaj mallaboremo logxas kune.
* * * * *
La fantazio estas la paradizo de l' felicxuloj kaj la infero de l'
malfelicxuloj.
* * * * *
Oni povas kunigi cxiujn virtojn, sed ne kunamasigi cxiujn malvirtojn.
* * * * *
Neniu registaro estas bona por la malbonaj homoj.
* * * * *
La avarulo estas la plej lojala kaj fidela gardanto de la havajxo de
siaj heredontoj.
* * * * *
La sincereco estas multfoje lauxdata, sed neniam enviata.
* * * * *
La timo kaj la entuziasmo infektas.
* * * * *
Kiu al Dio fidas kaj esperas, tiu neniam malesperas.
* * * * *
La gxentileco instruas: maski por ne ofendi.
* * * * *
La homa vivo sen religio estas vojagxo sen direktilo.
* * * * *
Kiu pli multe timas Dion, tiu malpli multe timas la homojn.
* * * * *
La modesteco orumas la talentojn, la vanteco ilin senbriligas.
* * * * *
Se la popolo ne kredas al la honesteco, la malmoraleco estas gxenerala.
* * * * *
Kiel la spaco enhavas cx
|