Elparolu: Tile.]
[Piednoto 7: Adiaux, mi vendis mian liberecon.]
Thiele, la 12-an de Majo 1709.
Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la
sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du frauxlinoj. Mi havas
suficxan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn.
Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri ili. Hieraux
estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro S[/o]ren, mi
acxetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskaux ne
povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la
titolon: "_ars amoris_", alia: "_remedium amoris_"; ilin mi legos
unue, cxar mi volas ekscii, pri kio ili temas. Unu fojon mi foliumis
ilin en la studejo de sinjoro S[/o]ren, sed li tuj ekprenis ilin de mi,
dirante: "_Abstine manus!_ Forigu la fingrojn de tiuj paperajxoj!
Tio ne tauxgas por vi."
Thiele, la 3-an de Junio 1709.
Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li
mangxas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiaux ili parolis pri mi,
cxar multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskaux lasis fali
teleron; mi staris post la segxo de frauxlino Sofia, sxi turnis sin
kaj rigardis min rekte en la vizagxon -- sxi estas belega frauxlino,
tiu frauxlino Sofia! Mi tre gxojas vidante sxin.
Thiele, la 13-an de Septembro 1709.
Hieraux estis tie cxi malkvieta tago. Multaj venis de Viskum, kaj
okazis granda cxasado. Mi cxeestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora
mosxto. En la komenco cxio iris bone, sed subite preteriris lupo. Pro
ektimo mi preskaux lasis fali la pafilon kaj tute forgesis pafi. Jens
staris cxe mia flanko, kaj li pafis la lupon. "Vi estas stultulo!" li
diris, "sed mi ne vin perfidos!" Tuj poste preteriris la sinjoro. "Vi
estas simplulo, Martino!" li ekkriis. "Vi ricevis subacxetmonon."
"Mi plej humile petas pardonon," mi respondis, "mi estas tute
senkulpa, sendube kalumniantoj parolis malbonon pri mi al via mosxto.
Per la helpo de Dio mi servos vin honeste kaj fidele!"
Tiam li vidis plej indulge kaj diris: "Vi estas granda simplulo!"
Sed kun tio ne finigxis la okazintajxo.
Kiam la gesinjoroj sidis cxetable, ili ankorauxfoje parolis pri la
lupo kaj demandis al mi: kiom multe gxi donis al mi? kaj cetere. Mi
ne sciis, kion ili celis; sed tion mi povas kompreni, ke ili mokis
min france kaj dane. Kaj frauxlino Sofia partoprenis, sxi ekridis al
mi rekte en la okulojn -- tio doloris min plej multe. Sed mi povus
lerni tiu
|