a proksimeco, kaj cxar mi ne cxiam povas eviti sxin. Mi ankoraux
ne parolis kun sxi, cxar mi sxin evitas kiel demonon. Jens sercxas
min kun trudemo, kiu placxas nek al mi nek al mia sinjoro. Kiam mi
flaras lian brandodoran spiradon, tiam estas al mi, kvazaux iu
prezentas al mi venenon por trinki.
Li rakontis al mi sian historion -- ho, kiel terura, kiel abomena gxi
estas! En Danujo, en Germanujo ili vagadis de unu urbo al alia -- li
ludadis la kornon, kaj sxi kantadis kaj ludadis sur la liuto; per tio
ili perlaboris sian panon, kaj kiam tio ne suficxis plu, sxi komencis
metion, kiu dissxiras mian koron, kiam mi pensas pri tio. Fine ankaux
tio devis fini, kaj ili estus pereontaj pro malhavo, se mia sinjoro
ne estus kompatinta ilin. -- Dio pardonu! Mi povus deziri denove esti
en Siberujo.
Corselidse, la 1-an de Majo 1745.
Dio benu mian noblan sinjoron! Li divenis mian deziron morti en mia
naskigxloko, kaj tial ekhavigis al mi bonan oficon cxe nova sinjoro
en Thiele. Mardon mi forvojagxos per sxipo de Stubbekj[/o]bing. Dio
eterne rekompencu lin pro tio!
Sursxipe inter S[:a]lland kaj Sams[/o], la 4-an de Junio 1745.
"Ne timu tiun, kiu mortigas nur la korpon; sed timu tiun, kiu
ruinigas samtempe korpon kaj animon!"
Mi sentas la forton de tiuj vortoj de Dio.
Kiam mi staris en mia juneco sur tiuj cxi ondoj antaux la kugloj de
la svedoj, tiam mi sentis min pli bona, ol kiam mi vidis la falintan
angxelon de mia juneco en la gxardeno de Corselidse. Glavoj kaj
kugloj, batoj kaj pikoj, vundo kaj morto estas nenio kompare kun la
perdigxo de la amo kaj kompare kun ruinigxo de senkulpa animo. Se
mi estus vidinta tiam dissxirita de sovagxaj bestoj sxian belegan
korpon, tio ne povus tiel premi mian bruston kiel en la tempo, kiam
mi sxin revidis insultata, ruinigita, malestimata kaj perdita sen
savo. Kiam sxi kusxis tie kaj sarkadis la teron, sxajnis al mi,
kvazaux sxi enterigis mian lastan esperon, mian lastan restajxon de
kredo al honoro kaj virto.
Sed mi diros, kiel cxiam diris en Siberujo mia kunkaptito, la maljuna
turko, meze de la plej grandaj mizeroj: "Dio estas granda!" Jes, kaj
kompatema! Li povas kaj volas fari multe pli ol ni kompatindaj homoj
komprenas.
Thiele, la 4-an de Julio 1745.
Fine mia sxipo eniris mian lastan havenon! Dum pli ol tridek jaroj mi
vagadis cxirkauxe sur la sovagxa haveno de la mondo por fini tie, kie
mi komencis. Kion mi faris en tiuj jaroj? Kion mi gajnis? Tombon --
ri
|