FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   >>  
aniel de Foe, kaj bezonis nur 40-pagxan taglibron por efektivigi tiun mirindajxon. Lia verko pro tio kaj antaux multaj aliaj verkoj indas aperi en internacia vestajxo. Mi prenis sur min la taskon liveri gxin kaj esperas, ke gxi povu placxi al la legantaro de Esperantaj verkoj. _La tradukinto._ F[/o]ulum[1], la 1-an de Januaro 1708. Dio donu al ni cxiuj gxojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron S[/o]ren! Li estingis la lumon hodiaux vespere, kaj patrino diras, ke li ne vivos gxis la venonta novjaro. La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro S[/o]ren deprenis sian cxapon post la mangxado kaj diris, kiel li kutimis: "_Agamus gratias!_" Li fingre montris min anstataux Jens'on. Estis la unua fojo, ke mi legis mian latinan pregxon: pasis hodiaux unu jaro, ke Jens legis gxin; sed mi largxe malfermis la okulojn, cxar tiam mi komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de Cornelius. Tio antauxdiras al mi, ke mi farigxos predikisto en F[/o]ulum, ho kiel multe miaj gepatroj gxojus, se ili gxisvivus tian tagon! Kaj se Jens, la filo de la predikisto, povus estigxi episkopo en Viborg -- kiel diras lia patro -- nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en cxio; lia volo farigxu! _Amen in nomine Jesu!_ [Piednoto 1: En tiu cxi traduko la nomoj estas skribitaj kiel en la _dana_ teksto. Elparolu [/o] kiel _eu_ en la franca vorto _feu_.] F[/o]ulum, la 3-an de Septembro 1708. Hieraux mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne povas plu fari min klera en latinajxo. Hejme mi estas pli diligenta ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la cxasisto sur la kamparo. Tiamaniere li ne povos estigxi episkopo. La kompatinda sinjoro S[:o]ren! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam kelkfoje li diras al li: "_Mi fili! mi fili! otium est pulvinar diaboli!_" En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro S[:o]ren donis al mi la grekan testamenton. "Cxu tio ne estas stranga skribajxacxo? Tio estas ankoraux kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike al mi kaj pincxis mian orelon, kion li cxiam faras, kiam li estas gxoja. Sed ha! Kiajn largxajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas legi rapide en mia testamento. F[/o]ulum, die St. Martini 1708. Finigxos malbone je Jens -- sinjoro S[/o]ren tiel koleris pri li, ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu fojon mi auxdis, ke li diris kvazaux al si mem: "_Vellem hunc esse f
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   >>  



Top keywords:

sinjoro

 

estigxi

 

episkopo

 

predikisto

 

okuloj

 

hodiaux

 
okulojn
 

grekan

 

novjaro

 

verkoj


parolis
 

latinajxo

 

auxdis

 

diligenta

 

cxasisto

 

kamparo

 

Tiamaniere

 

latine

 
dekkvinan
 

atingis


skribitaj

 
teksto
 

Elparolu

 

Piednoto

 

traduko

 
Vellem
 

Septembro

 
Hieraux
 

kompatinda

 

kvazaux


franca

 

orelon

 

pincxis

 

testamento

 

ankoraux

 

akrigilo

 

Martini

 
largxajn
 

kapablas

 

montros


rapide
 
skribajxacxo
 

kelkfoje

 
koleris
 
vidante
 
larmoj
 

staras

 

pulvinar

 

testamenton

 

stranga